• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-19 17:58:03    
Senti artan ĉarmon kaj plifortigi kulturan interfluon (foto)

cri

Karaj retlegantoj, printempa spiro regas en Pekino en majo. Nun la granda internacia arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino", organizta de kultura departemento de la ĉina registaro, funkcias en Pekino. Pli ol mil artistoj el pli ol 30 landoj sinsekve venis al Pekino kaj okazigas prezentojn kaj ekspoziciojn kun diversaj stiloj.

"Karaj retlegantoj, nun ni aŭdis ĉelokan sonbendon de la malferma amuza vespero en la ĉi-foja arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino". Prezentantoj de Ĉina Kantdanca Ensemblo, per forta arta inspiro kaj granda vidaŭda skua forto, eksponas esencon de ĉinaj kantoj kaj dancoj en diversaj periodoj kaj de diversaj naciecoj de la pasinta duona jarcento. Bonega prezento gajnis varman laŭdon de spektantoj.

De la jaro 2000, la arta festivalo ""Renkontiĝo en Pekino" jam 4-foje sukcese funkciis kaj altiris al si milionojn da spektantoj. Kiel ĉina ŝtatnivela arta festivalo kaj la plej granda printempa arta festivalo en Azio, "Renkontiĝo en Pekino" jam formis sian markon kun solida influa forto kaj estas agnoskita de artaj rondoj ĉina kaj alilandaj. La ĉi-foja arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino" persistas en disvastigo de la ĉina kulturo, konigo de esenco de alilanda arto, akcelo de internacia arta interfluo kaj per diversaj artaj formoj, manifestas interfluon kaj kunfandiĝon de diversaj kulturoj.

Ĉefa administranto de Ĉina Korporacio de Ekstera Kulturo, kiu gastigas la aktivadon, sinjoro Zhang Yu konigis:

"La ĉi-foja arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino" havas novan enhavon. Kaj formo estas pli elstara kompare kun tiu en la pasinta jaro. Ni heredas kaj disvolvas pasintajn spertaĵojn."

Sinjoro Zhang Yu konigis, ke en la arta festivalo de la kuranta jaro, distingiĝas diverseco de kulturo, arto kaj teritorio. Finlanda simfonio, japana magio, kongolaj kanto kaj danco, usona rok-skua muzikaĵo, rusa moderna muzikaĵo kaj aliaj ensembloj kun diversaj stiloj eksponas sian elegantecon dum pli ol 30 tagoj. Cetere okaze de funkcio de Franca Kultura Jaro en Ĉinio kaj la kuranta jaro estas 30-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter EU kaj Ĉinio, multaj artaj ensembloj el Eŭropo estas okulfrapaj. Inter ili, danlanda ŝtata orkestro estos prezentanta en la ferma ceremonio de la festivalo, franca preljocaj baleta ensemblo per moderna baleto, prezentos faman teatraĵon de Ŝekspiro kaj ankaŭ aliaj ensembloj el Belgio, Finlando, Germanio kaj Norvegio faros perfektan prezenton en la arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino".

"Karaj retlegantoj, nun vi aŭdis prezenton de kuba ensemblo Los Papines en pekina chaoyang-a parko. Ilia prezento estas facila kaj vigla, plena de gaja ritmo. Per ilia prezento, spektantoj povas ĝui muzikaĵojn kun tradicia kariba stilo.