• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-20 11:57:46    
Nigra ibiso kaj blanka ibiso (foto)

cri

La nigra ibiso (Pseudibis papillosa) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de ibisedoj troviĝas en sudokcidenta Junnan-provinco de Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio kaj la Hindoĉina Duoninsulo. La femala kaj maskla birdoj estas samkoloraj, kun longa kaj kurba beko, kaj nigraj nudaj kolo kaj kapo, sur kiu kreskas ruĝa tubero. Tial oni nomas ĝin tuberverta ibiso. La nigraj flugiloj brilas purpure kaj verde kaj blankajn makulegojn havas iliaj kovraj plumoj. Kaj aliaj plumoj sin montras olivbrunaj. La dorso brilas iom verde.

La nigra ibiso estas iom malpli granda ol la blanka. Ĝi loĝas en vasta marĉo aŭ ĉe akvokampo. Surtere ĝi agas pare aŭ grupete. Kompare kun aliaj grandaj vadbirdoj, kiel blanka ibiso, blanka cikonio kaj ardeo, ĝi preferas serĉi grajnojn, insektojn, vermojn, krustulojn kaj aliajn ol dormi kaj lonttempe stari "meditante". Ĉu en genera tempo, ĉu en la alia tempo, ĝi ĉiam restas sur arbo. Ĝi flugas rektalinie, samkiel sovaĝa ansero kaj gruo, kun kapo kaj kolo antaŭen kaj kruroj malantaŭen. Ĝi krias kiel rabbirdo, per du-tri akutaj silaboj. La genera tempo ne estas regula kaj varias laŭ lokoj kaj jaroj. Ĝenerale la generado okazas inter marto kaj novembro. La femala kaj maskla birdoj kune konstruas sian neston sur alta arbo. Sur unu arbo estas unu nesto, malofte du aŭ tri. Ili uzas ankaŭ forlasitan neston de granda rabbirdo. La nesto estas farita el brancoj kaj ene estas sternitaj rizpajloj, herboj, plumoj kaj tolpecetoj. La femala birdo demetas 4 – 4 helverdajn ovojn, el kiuj malmultaj havas sur si brunajn aŭ rufajn makulojn aŭ striojn. La ovojn kovas alterne la gepatroj dum 21 tagoj. Ankaŭ la nutradon faras ili ambaŭ. Ili nutras siajn idojn 35 – 40 tagojn tiel, kiel la blanka ibiso.

La nigra ibiso estas tre rara en Ĉinio.

La blanka ibiso (Threskiornis aethiopicus) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de ibisedoj generas en la Nordoriento de Ĉinio kaj travintras en Gŭangdong, Hajnan-insulo, Fuĝjan kaj Taj'ŭan. Ĝi ankaŭ vivas en Afriko, la okcidenta parto de Azio kaj la sudokcidento de la Pacifika Oceano. La birdo longas 76 cm. kun nigra, longa kaj kurba beko kaj nudaj, nigrebluaj kapo kaj kolo ĉikraŭ kies radiko estas plumoj. La tuta korpo estas blanka, escepte de primaraj flugplumoj, kies pintoj estas miksitaj per bruna koloro. La pintoj de la terciaraj flugplumoj estas grizaj. En la genera tempo ĝiaj plumoj radias de brilo kaj la terciaraj flugplumoj plilongixas kaj fariĝas lozaj.