• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-20 12:32:53    
Tutmonda 'Fortuno' celas Ĉinion

cri
eLa 18-an de majo en Pekino, fermiĝis la 9-a Tutmonda Forumo de 'Fortuno'. En la forumo, la ĉinaj disvolvo kaj senlima perspektivo estas varmaj temoj por gvidantoj de la monda komerca rondo.

Entreprenistoj de BMW, Walmat, Citibank, HSBC, GM, Sony, Samsung kaj aliaj famaj translandaj korporacioj kaj ĉinaj entreprenoj kune profunde diskutis pri disvolvo de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj kaj la ŝanco el Ĉinio al translandaj korporacioj.

Ĉeestantoj atingis la komunan konon, ke la ĉina disvolvo ne povas apartiĝi de la mondo, kaj la monda disvovlo ankaŭ bezonas Ĉinion.

La ĉinan rapidan disvolvon iuj rigardas defio, iuj opinias minaco, sed pli kaj pli multaj homoj sentas stimulon pro ĝi. Gvidantoj de la monda komerca rondo, kiuj ĉeestis al la forumo, parolis plej multe pri tio, ke la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio alportas ne nur al si prosperon kaj progreson, sed ankaŭ al la mondo pli multajn ŝancojn. Ĝenerala direktoro kaj unua plenuma oficisto de la korporacio Qualcomm diris per konfirma voĉo, ke la rapida disvolvo de Ĉinio alportas konkuron al la mondo, samtempe estas pli grave, ke la ĉina merkato alportas ŝancon, kaj la ŝanco estas tre tre granda.

La 18-an de majo en la forumo, kun la titolo 'Ĉina Malfermo kaj Monda Ambaŭflanka Gajno' ĉina ministro pri komerco Bo Xilai faris interfluon kun gvidantoj de la monda komerca rondo. Li esprimis, ke Ĉinio ludas gravan rolon en la monda ekonomia kreskado. En la lasta jaro, pere de preskaŭ 4% de totala enlanda produktovaloro de la mondo, Ĉinio faris kontribuon je 10% al la monda ekonomia kreskado, kaj pere de preskaŭ 6% de eksterkomerca sumo de la mondo, faris kontribuon je 12% al la monda komerca kreskado. La Komerca kaj Disvolva Konferenco de UN titolas Ĉinion kaj Usonon du lokomotivoj de la monda ekonomio.

Laŭ gvidantoj de la monda komerca rondo, Ĉinio fariĝas la granda merkato kun plej rapida kreskado kaj plej multa altiroforto en la mondo. Kaj Ĉinio jam estas la plej granda konsuma lando de televidiloj, elektraj frostigujoj kaj poŝtelefonoj, la 3-a konsuma lando de aŭtoj kaj 1-a granda lando de konsumantoj de poŝtelefonoj. En la lasta jaro la ĉina interna konsuma merkato konsumis pli ol 2 000 miliardojn da usonaj dolaroj de produktamaterialoj kaj vivmaterialoj.

eKiel la konsuma granda lando de la mondo, pli kaj pli altiĝa konsuma forto de Ĉinio altiras la mondan ekonomion. Donitaĵoj el la ĉina Ministerio pri Komerco montras, ke ĉina ĉiujara importa sumo jam altiĝis de 10,9 miliardoj da usonaj dolaroj en 1978 ĝis 561,4 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004. De 2004, ĉiujare Ĉinio importas varojn je ĉirkaŭ 600 miliardoj da usonaj dolaroj. En la lastaj 5 jaroj, la ĉina importa jarmeznombra pliiĝa proporcio superis 28%. La ĉina grandmezure kaj rapide pliiĝanta importo liveras vastan merkaton al la monda ekonomio.

Ankaŭ la ĉina malferma procezo estas la procezo, ke eksteraj kapitaloj partoprenas kaj ĝuas interezojn. En la forumo Bo Xilai informis, ke de 1990 ĝis 2004 eksteraj investantoj sendis pli ol 250 miliardojn da usonaj dolaroj de interezoj. Kaj pri la varma ondo, ke translandaj korporacioj sinsekve instalis studajn kaj ekspluatajn centrojn en Ĉinio, ĝenerala direktoro kaj ĝenerala redaktoro de la revuo 'Fortuno' en la ĉina lingvo diris, ke fremdlandaj korporacioj jam instalis pli ol 700 studajn kaj ekspluatajn centrojn, ili ne nur faras teknikajn studadon kaj ekspluaton, sed ankaŭ faras subtenon al konsumantoj por subteni la disvolvon de la propra merkato, kaj en la flanko de studado kaj ekspluato Ĉinio estas atentata.

Ĉeestantoj de la 9-a Tutmonda Forumo de 'Fortuno' opiniis, ke la ĉina paca disvolvo ne minacos aliajn landojn, sed alportos ŝancon, kaj reciproka kompletigo kaj ambaŭflanka gajno estas pli grandaj ol konkuro kaj defio.