• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-20 15:08:36    
Usono riproĉis Sirion kun preteksto de iraka problemo

cri

La 19-an de majo, citante vortojn de usona altaranga armea oficiro, usona amaskomunikilo diris, ke Abu Musab al-Zarqawi, la 3-a gvidanto de "al-Qaeda" kaj gvidanto de la iraka "al-Qaeda" al-Jihad, lastatempe plurfoje okazigis sekretajn kunvenojn en Sirio kaj faris planadon en la teritorio de Sirio pri la terorismaj atakoj lastatempe okazintaj en Irako, provante detrui la irakan politikan procezon pere de perfortaj atakoj.

Tiu ĉi usona altaranga armea oficiro, kiu ne volas malkaŝi sian nomon, diris, ke Abu Musab al-Zarqawi kaj aliaj gvidantoj de la de li gvidata armita organizo kunvenis almenaŭ 5-foje en la teritorio de Sirio en la lastaj 30 tagoj. Tiuj ĉi informoj estis gajnitaj de la usona armeo en pridemandado de la arestitaj armitoj.

Tio estas la dua fojo en la kuranta semajno, ke usona altatavola persono riproĉis Sirion pro ĝia indulgo al kontraŭ-usonaj armitaj fortoj. En la 16-a de majo usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice kritikis, ke Sirio permesas al armitoj penetriĝi en Irakon tra la landlimo inter Sirio kaj Irako, kiuj faris atakadon al la usona armeo garnizonanta en Irako kaj la irakaj armeo kaj polica trupo.

En la 17-a de majo, siria oficiala ĵurnalo Teshreen respondis al la kritiko de Condoleezza Rice, postulante, ke ŝi montru pruvojn pri tio, ke Sirio subtenas la irakan armitan organizon. Rilate al tio, ke Usono riproĉis ke Abu Musab al-Zarqawi okazigis sekretajn kunvenojn en Sirio, la siria Ministerio de Eksteraj Aferoj ankoraŭ ne faris reagon. Tamen siria prezidenta konsilanto pri sekurecaj aferoj Wafiq al-Samarie diris, ke li ne ricevis informojn pri tio, ke Abu Musab al-Zarqawi okazigis sekretajn kunvenojn en Sirio. Personoj el la siria politika rondo opinias, ke Usono riproĉas Sirion pri kaŝa subteno al la organizo de Abu Musab al-Zarqawi, tio estas parto de ĝia kontraŭ-siria movado.

Lastatempe Usono refoje riproĉis Sirion pro jenaj kialoj. La unua, ke la armitaj fortoj lanĉis novan tajdon de perfortaj atakoj post la fondiĝo de la iraka transira registaro kun Ibrahim al-Jaafari kiel ĉefministro kaj la sekureca situacio en Irako senĉese malpliboniĝas. Usono do haste serĉis pretekston pro sia senrimedeco. En la lastaj iom pli ol 3 semajnoj, diversaj perfortaj konfliktoj okazintaj en Irako jam kaŭzis morton de pli ol 520 homoj.

La dua kaŭzo estas, ke lastatempe eskaladiĝis la konfliktoj inter irakaj malsamaj religiaj sektoj. En tia cirkonstanco Usono riproĉis Sirion, celante deviigi la atenton de la internacia socio.

La tria, ke Sirio estas unu el la malmultaj landoj en tiu ĉi regiono, kiuj ne submetiĝas al Usono. Ĝi oponas kontraŭ la invado de Usono al Irako kaj la "granda mezorienta demokratia projekto" praktikata de Usono en la mezoriento. Pro tio ĝi fariĝis unu el la celoj de batado fare de Usono, post kiam ĉi lasta renversis la irakan reĝimon de Saddam. Antaŭ tio Usono devigis Sirion retiri sian armeon el Libano, profitante la eventon de murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri.

Analizistoj montris, ke se inter Usono kaj Sirio okazos rekta konfliktado, tio kompreneble pli komplikos la irakan situacion.