• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-20 16:28:17    
Esploro kaj kreo---iom pri la 2-a internacia arta festivalo en Dashanzi

cri

Karaj retlegantoj, nun en Pekino funkcias la 2-a internacia arta festivalo en Dashanzi, kiu eksponas, diskutas kaj esploras nuntempan modan kaj antaŭpozician arton. Artistoj de Ĉinio, Francio, Japanio kaj aliaj landoj kolektiĝas en pekina dashanzi-a arta kvartalo.

En majo, milda printempa spiro regas en Pekino. Sekve de inaŭguriĝo de la 2-a internacia arta festivalo en Dashanzi, la pekina dashanzi-a arta kvartalo fariĝis granda scenejo, kie eksponiĝas divers-specaj artoj. Pli ol 200 artistoj el Azio, Eŭropo kaj Ameriko alportis siajn plej freŝajn kreaĵojn en kampoj de filmo, DV sonbenda filmo, teatraĵo, moderna danco, konstruado kaj projektado, arta akrobataĵo, pentrado kaj aga arto.

Prezenta kaj filma artoj estas ĉefaj roloj de la arta festivalo. En duobla ekspozicio de arto de sonbenda filmo, kreaĵoj de 18 artistoj estis projekciataj. Ankaŭ artaj filmoj kun diversaj stiloj kaj pentrita filmo sursceniĝis. Ĉina DV-arto havas rapidan progreson. Ĉefa respondeculo pri alilanda ekspona programo, franca sinjorino Berenice Angremy diris:

"Ĉi-foje 18 artistoj partoprenis en la ekspozicio. Iliaj kreaĵoj estas specialaj, precipe kreaĵoj de ĉinaj artistoj reprezentas disvolvan direkton de ĉina DV."

Karaj retlegantoj, menciinte la internacian artan festivalon en Dashanzi, ni devas konigi al vi pekinan dashanzi-an artan kvartalon.

Dashanzi estas en orienta parto de Pekino. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, tie troviĝis granda fabriko de milita industrio. Antaŭ dek jaroj, la fabriko fermiĝis kaj tiel multaj fabrikaj domoj vakis. Tiuj vakaj domoj kontentigis bezonon de artistoj en Pekino. De la jaro 2002, artistoj, okupiĝantaj pri muziko, pentrado, fotografo kaj teatraĵo sinsekve luis tieajn fabrikajn domojn por funkciigi artan krean centron, galerion kaj projektan centron. Kreaĵoj de tiuj artistoj estas modaj, antaŭpoziciaj kaj karakterizaj, reprezentante tendencon de kreo kaj esploro. De la lastaj jaroj, ilia arta aktivado alportas vivecon kaj viglecon al silenta kaj dezerta fabrikejo en Dashanzi. Samtempe kun tio, la dashanzi-a arta kvartalo ankaŭ estas atentata de alilandaj artistoj kaj artaj institucioj. Kelkaj internaciaj artaj institucioj, ekzemple itala ĉiamverda galerio kaj nederlanda instituto de moviĝa urba konstruado, sinsekve venis ĉi tie.

Ĝis nun, nombro de artistoj ĉinaj kaj alilandaj, kiuj okupiĝas pri arta kreo, en la dashanzi-a arta kvartalo, superis 500 kaj troviĝas pli ol 200 diversaj artaj institucioj. La arta kvartalo ĝuas pli kaj pli grandan famecon.