• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-20 16:42:33    
Ĉinio plie atentas homecigon en administrado de universitatoj

cri

Nuntempe Ĉinio havas preskaŭ 2 000 universitatojn, kies lernantoj superis 13 milionojn. Por ke sane disvolviĝu la korpo kaj animo de studentoj kiam ili lernas sciojn, antaŭ nelonge, ĉina Eduka Ministerio publikigis novan "Administran Regularon de Studentoj en Ordinaraj Universitatoj" kaj praktikos ĝin en la nova lernojaro ekde la 1-a de septembro ĉijare.

En la lastaj pli ol dek jaroj, la ekonomio kaj socio de Ĉinio rapide disvolviĝis, ankaŭ multe ŝanĝiĝis la socia aspekto, ĉio donis profundan influon al koncepto kaj sistemo de universitata edukado. Samtempe, ĉar plejparto de nunaj studentoj de Ĉinio naskiĝis post praktiko de la politiko de malfermo kaj reformado, kompare kun antaŭaj studentoj, ilia koncepto estas pli malferma kaj internacieca. La nuna "Administra Regularo de Studentoj en Ordinaraj Universitatoj" praktikata de Ĉinio estis ellaborita antaŭ 15 jaroj, multaj enhavoj ne adaptiĝas al la tempo. Ĝuste sub tia fono, Ĉinio publikigis novan Administran Regularon de Studentoj en Ordinaraj Universitatoj".

Kompare kun la praktikata regularo, la nova administra regularo faris grandan modifon pri karakteroj de nuntempaj studentoj, precipe la regulo pri protekto al laŭleĝaj rajtoj de studentoj estas aparte rimarkinda. Estro de la departemento pri studentoj de la ĉina Eduka Ministerio s-ino Lin Huiqing konigis,

"La nova regularo havas pli klaran normon pri puno al malobservantaj studentoj, ankaŭ la trakta procedo al ili estas pli modeligita. Samtempe, en la regularo aldoniĝis ankaŭ klaŭzoj pri rajtoj de priparolo, senkulpigo kaj ekspliko de studentoj al koncerna puno, tiuj klaŭzoj havas gravan signifon al protekto de laŭleĝaj rajtoj de studentoj."

Postdiplomiĝa studento de la Ĉina Universitato de Politiko kaj Leĝo Li Bin tre aprobis suprenmenciitajn klaŭzojn de la nova regularo, li diris,

"Por studentoj, la puno ofte influas lian estontan vivon. Tiel ĉifoje, la regularo difinas, ke studentoj ĝuas rajton de priparolo, senkulpigo kaj ekspliko, mi tre aprobis tion. Mi opiniis, ke estas necese doni tiujn rajtojn al studentoj."

La klaŭzo pri geedziĝo de studentoj en la Regularo estas unu el plej varmaj temoj diskutataj de amaskomunikiloj kaj la socio. Antaŭe la "Administra Regularo de Studentoj en Ordinaraj Universitatoj" definitive difinis, ke studentoj ne devas geedziĝi kiam ili lernas en universitatoj, tamen iuj universitatoj publikigis iujn flekseblajn rimedojn laŭ konkreta situacio kaj permesas al iuj pliaĝaj postdiplomiĝaj studentoj geedziĝi. La regularo nove publikigita ne limigas studentojn geedziĝi. Pri tio, studento Wang Lingjing de la ĉina fama universitato, Qinghua-Universitato, diris,

"Laŭ mia opinio, ĉar la lando ne limigas aĝon de studentoj, tiel la strukturo de studentoj en ĉinaj universitatoj multe ŝanĝiĝis kaj ne estas simpla kiel antaŭe. La politiko konsideras pri personaj interesoj de studentoj kaj havigis al studentoj propran elekton."

Cetere, la nova "Administra Regularo de Studentoj en Ordinaraj Universitatoj" praktikota en septembro ĉijare donis al universitatoj pli multe da memdecida rajto en administrado de lernejoj. En la estonteco, universitatoj faras konkretajn difinojn laŭ sia reala stato, tio certe servos kiel bazo por respekti diferencon de individueco de studentoj.

Laŭ konigo, la nova regularo ankaŭ faris severan difinon en iuj flankoj, kiam ĝi emfazis homecigan administradon kaj kreskigi memdecidecon de universitatoj. Ekzemple pri serioza fraŭda kaj plagiata fenomeno en ekzamenoj de universitatoj, la nova regularo difinas, ke la studentoj, kiuj fraŭdis en ekzameno aŭ plagiatis kaj verkoŝtelis esploran frukton de aliaj povas esti senigitaj je lerneja registrado. Instruisto de la Pekina Universitato s-ro Zhang Shaolin opinias, ke estas tre necese publikigi tiun difinon.

Intervjuataj studentoj kaj instruistoj de universitatoj ĝenerale opinias, ke praktiko de la nova "Administra Regularo de Studentoj en Ordinaraj Universitatoj" ludos pozitivan rolon por pluapaŝe puŝi sanan disvolviĝon de la altnivela edukado de Ĉinio.