• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-20 17:11:53    
Ĉina antikvaj famuloj Yao kaj Shun

cri

Karaj retlegantoj, en ĉina legendo, Yao kaj Shun estas plej fruaj du imperiestroj. Laŭ ĉinaj erudiciuloj, Yao kaj Shun metis komencon de la ĉina antikva historio. En mito kaj legendo notitaj de ĉina grandnombro da antikvaj libroj, rakontoj de Yao kaj Shun estas ege grava enhavo. Tiuj rakontoj faris longdaŭran kaj profundan influon al ĉina tradicia kulturo. Hodiaŭ ni konigos al vi Yao kaj Shun.

Yao estis tribo-ĉefo en lasta stadio de ĉina primitiva socio kaj ankaŭ reprezenta homo de la ĉina antikva kulturo. Laŭ legendo Yao estis posteulo de Huangdi, prapatro de la ĉina nacio. Li estis saĝa kaj bonfarema, kaj respektata de popolanoj. Estante 16-jara, li estis elektita kiel ĉefo de triboj. La tribo gvidata de Yao loĝis en ĉina nuna norda provinco Hebei-provinco, li kunligis tieajn aliajn tribojn kaj kune rezistis invadon de Dongyi-tribo. Sekve de senĉesa plivastiĝo de potenco de la tribo, Yao fariĝis ĉefo de federacio de triboj kaj posteuloj nomis lin imperiestro Yao.

Post sia surtroniĝo Yao oficistigis virtulojn kaj talentulojn. Li unuigis la popolanojn kaj premiis oficistojn laŭ iliaj meritoj. Samtempe li atentis la rilatojn inter diversaj triboj, por ke la popolanoj kune vivu harmonie. Yao unuafoje ellaboris kalendaron. Tiel la popolanoj povis entrepreni produktadon laŭ la kalendaro. Antikvuloj prenis la periodon de Yao kiel epokon, en kiu la agrikulturo altarapide progresis.

La imperiestro Yao establis socian sistemon de ĉinaj antikvuloj kun primitiva civilizacio kaj per tio, primitiva tribo sin turnis al ŝtato.

Yao restis sur la trono dum 70 jaroj. Tiam li sentis, ke estas necese elekti iun, kiu prenu lian tronon. Li do petis, ke ĉiuj tribestroj rekomendu adekvatan kandidaton. La tribestroj rekomendis Shun, kiu, laŭ ili, estas tre virta homo kaj bone traktas la rilatojn inter familianoj. Yao do decidis lin kontroli. Post 3-jara kontrolado, Yao decidis cedi la tronon al Shun,anstataŭ lia filo Zhu. Tia trono-cedo estas titolita kiel Shanrang de ĉinaj historiistoj .

Post sia surtroniĝo, Shun pluapaŝe disvastigis demokratian politikon. Li ellaboris relative kompletajn etiketon kaj kriminalan leĝon kaj nomumis multajn oficistojn, kiuj respektive respondecis pri politikaj aferoj, ekonomio, justico, metiarto kaj muzikaj aferoj. Li ankaŭ ellaboris rimedon por ekzameni oficistojn kaj formis kompletan ŝtatan sistemon.

Shun ege atentis pri disvolvo de produktado. En la periodo de Shun la agrikultura teknikado kaj industria teknikado rapide progresis. La popolanoj ekhavis riĉan vivon kaj ne suferis pezan laboron, nek estis punataj pro kritiko al ŝtataj aferoj. Ili ĉiuj respektis kaj subtenis Shun. La periodo de Shun ja estis epoko, kiam pompi s politiko, produktado kaj arto. Poste Shun cedis sian tronon al Yu, kiu gajnis grandajn meritojn en diluv-regado.