• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-23 09:39:57    
Iom pri dashanzi-a arta kvartalo

cri

En aprilo de 2004, artistoj en la dashanzi-a arta kvartalo planis kaj organizis la 1-an artan festivalon en Dashanzi. Tio povas speguli nunan staton de la ĉina nuntempa arto kaj liveri terenon al diversaj artaj formoj por fari interfluon kaj interaktivigon. Sukcesa okazigo de la 1-a arta festivalo kaŭzis atenton de artaj rondoj en- kaj ekster-ĉiniaj.

La arta festivalo en la kuranta jaro havas pli grandan skalon kompare kun tiu en la pasinta jaro. Precipe partopreno de alilandaj artistoj, ne nur manifestas kulturon de diversaj landoj kun diversaj stiloj, sed ankaŭ akcelas interfluon de artistoj de diversaj landoj.

Germana moderna danco kreas karakterizan kolorriĉan fenomenon por spektantoj en vidado. Ili laŭ kolora diverseco, metas malnovajn vestojn liveritajn de Ĉina Ruĝa Kruco, en scenejo por ke la tuta scenejo estu diverskolora. Dancistoj sekve de akustiko de vento kaj pluvo, faras diversajn movojn por esprimi ilian karakterizan opinion pri spaco. Isabelle Schad estas unu el dancistoj de la danco . Ŝi diris:

"Mi estas emociita. Ĉar tio estas la unua fojo por mi veni al Ĉinio. Estas tre ĝojige por mi partopreni en la arta festivalo. Mi pensis, ke interfluo de diversaj kulturoj estas interesa."

Krom germana danco, francaj dancistoj Claire Croize kaj Etienne Guilloteau bonege faris prezenton de moderna danco.

La kuranta jaro estas Franca Kultura Jaro en Ĉinio. Tial "festivalo pri francaj sendependaj filmoj" fariĝas grava konsistiga parto de la arta festivalo en Dashanzi. En la filma festivalo, sursceniĝis 5 francaj filmoj. Ili ekster tradicia filmo-kameraada sistemo, estas kinematografita de artisto per memkolekta kapitalo. Ekzemple filmo de Isild Lebesco , de Stephane Robelin kaj de David Lanzmann. Tiuj filmoj reprezentas esencon de franca nuntempa neĉefflua filmo.

La franca filmo priskribas iun junan filmproduktanton Ziggy kun fantasta ideo. Reĝisoro David Lanzmann konigis, ke li nur volas esprimi sian ideon kaj individuan karakteron, sed ne konsideras enspezon de la filmo. Li diris:

"La filmo ne celas enspezon kaj oni ne devas rigardi tion per tradicia koncepto. Kvankam finfine la filmo sursceniĝis en Francio, povas esti dirite, ke ĝi revenas al tradicia sistemo, tamen tio ne influas ĝian sendependecon."

Ankaŭ korpa prezento estas grava programo de la arta festivalo. La korpa prezento estas antaŭpozicia arto. Aktoroj preskaŭ ne havas vortojn kaj ili per korpaj movoj kaj vizaĝesprimo, manifestas draman intrigon.

Cetere la arta akrobataĵo, la internacia galerio kaj malferma ekspozicio de laborejo pliigas enhavon de la arta festivalo. La arta festivalo fermiĝos en la 22-a de majo.