• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-23 09:56:58    
Iom pri la 5-a arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino" (foto)

cri

La arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino" konsistas el prezento en scenejo, kunamuzado en placo kaj arta ekspozicio. La kunamuzado en placo de la kuranta jaro funkciis, okaze de la "Maj-Unua" Internacia Laborula Festo, artistoj de diversaj landoj venis al pekinaj kelkaj parkoj kaj placoj, faras eminentan prezenton por ferio-pasigantaj urbanoj. Krom ĉinaj prezentaj ensembloj, ankoraŭ troviĝas 15 elstaraj ensembloj el Usono, Danlando, Nov-Zelando, Finlando, Svedlando, Rusio, Kubo, Pollando, Azerbajĝano kaj aliaj landoj. Ili per fervora prezento kaj eminenta lerteco, bonvenigas ĉiujn turistojn.

Estro de kuba ensemblo Los Papines Jesus Abreu diris:

"Hodiaŭ estas la unua tago de la arta festivalo kaj oni ĝoje ĝuas la gajan festivalon. Ni per nia prezento, laŭdas belan Ĉinion kaj belan Kubon."

Dum intervjuo, estro de Nov-Zelanda Virina Ensemblo diris emociite:

"Mi pensis, ke la arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino" akcelas homan amikecon, precipe tiun de junuloj. Ĉinoj estas entuziasmaj kaj gastamaj. Mi sentas min ĝoja."

estas unu el la okulfrapaj ekspozicioj en multaj ekspozicioj de la arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino". Ĉiuj eksponataj pecoj estas konservaĵoj de franca Pompidou-Centro. La centro estas internacia fama institucio de diverseca kulturo kaj estas simbolo de franca eĉ de okcidenta moderna arto. "Nova tendenco" estas filma movado leviĝanta en Francio en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi reprezentas junecon, viglecon, naturon kaj proksimon al realeco, ankaŭ reprezentas artan tendencon de kreo kaj esploro.

Projektinto de la ekspozicio kaj laborulo de ŝtata moderna artejo de la franca Pompidou-Centro Camille Morinean konigis, ke tiuj eksponataj artaĵoj reprezentas esencon de franca nuntempa arto kaj estas zorgeme elektitaj inter multaj artaj valoraĵoj. Ŝi diris:

"Mi kredas, ke la ekspozicio povas altiri al si ĉinajn artistojn, ĉar la ekspozicio manifestas ĉefe rilatojn inter fiksa portreto kaj mova portreto. Ekzemple rilatoj inter televida programo, afiŝo, filmo kaj aliaj artaj formoj. Mi pensis, ke ĉinaj aprecantoj povas ĝui la ekspozicion kaj ankaŭ povas havi novan trovon."

Karaj retlegantoj, nun la 5-a arta festivalo "Renkontiĝo en Pekino" funkcias en Pekino. Klasiko kaj popularo, tradicio kaj moderno, libera latinamerika stilo, populara kaj moda nordamerika ritmo kaj antikva eŭrop-azia legendo, pekinaj aprecantoj povas plene ĝui diversecon de diverslandaj kulturoj.