• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-23 11:10:40    
Fama verkisto Lan Huaichang

cri

Yao-nacieco kun pli ol du milionoj da loĝantoj estas unu el ĉinaj naciminoritatoj. Antaŭ 30 jaroj, historio de la yao-nacieca literaturo ne havis sian romanon antaŭ apero de la fama romano "La Rivero Bonu", verkita de Lan Huaichang.

Lan Huaichang, 60-jara yao-naciecano, estas prezidanto de la Literatura Federacio de la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. Li diplomiĝis de la ĉinlingva fakultato de la Mezsuda Universitato por Naciecoj en 1968, poste li servis kiel verkisto en Ensemblo de la Kantona Milita Regiono. Tiam Ĉinio trovis sin en periodo de la "Kultura Revolucio", kaj disvolvo de la literatura arto ricevis seriozan ĝenon de la ultra-maldekstra pensfluo. Pro tio kiel verkisto Lan Huaichang ne havis liberan spacon por verkado, kaj tia situacio daŭris ĝis la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam Ĉinio praktikis politikon de la reformado kaj malfermado, kaj venis la printempo de la ĉina literatura verkado. Lan Huaichang komencis sian verkistan vivon ĝuste en tia atmosfero. Li diris, "Tiam en Guangxi mi verkis historion de la yao-nacieca literaturo, en ĝi ne ekzistis io pri novelo kaj romano. Mi postulis translokiĝon por loka laboro, decidinte verki romanon. Sen romano historio de iu nacieca literaturo ne multe valoras. Post 7-jara servo kiel verkisto en armeo mi translokiĝis al Guangxi, de tiam mi preparis min por verki romanon."

Alportis al li literaturan famon ĝuste lia romano "La Rivero Bonu", kiu plenigis la sen-romanan blankon en historio de la yao-nacieca literaturo kaj gajnis la plej altan premion, la Kuprtamburan Premion de la Unua Literatura Verkado de Guangxi en 1988.

La romano rakontas riĉigan vojon de la Bonu-anoj de unu el la blanĉoj de Yao-nacieco, preninte la socian realon de la ĉina reformado kaj malfermado en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento kiel fonon. Ĝi kiel brila bildvolumo pri naciecaj moroj, montras la grandskalan kaj tre ampleksan reformadon en urboj kaj kamparaj vilaĝoj de Ĉinio en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, centre de la evento pri ekspluatado de la monto Bonu. Tiu romano vekis vastan atenton kaj bonan taksadon de la ĉina literatura rondo. Menciinte la romanon, Lan Huaichang ankoraŭ ne povis teni sian emociiĝon. Li diris, "La romano temas multe pri vivado, naciecaj moroj kaj kulturoj, kiuj donis al mi profundan impreson en mia infanaĝo. La verkado torentis kiel rivero, sen multe da pensado. Mi plenumis verkadon de pli ol 300 miloj da ĉinaj ideogramoj dum monato, sed kompreneble mi longe intrigis la romanon." Lan Huaichang estas diligenta verkisto, post plenumo de la romano "La Rivero Bonu", li verkis sinsekve "La Lastaj Tagoj en la Izola Insulo", "Nupto de la Mortinto" kaj aliajn influajn romanojn. Nun pluraj liaj romanoj jam estas prezentitaj de japana verkisto al Japanio.

Kiel fruktodona verkisto Lan Huaichang ĉiam opinias tiel, ke literaturo devas montri la homajn internaĵon kaj verajn, belajn aferojn de la reala vivo, kaj verkisto havas la devon kun humanisma zorgemo racie kaj sincere trakti siajn materialojn. Li diris, "Mia opinio estas tio, ke la literatura verkado bezonas sinceran priskribadon, ĉar ĝi kutime reflektas publikigon de la nacia vivo kaj spuron de la vivada sperto. Mi ne aprobas sekvi la situacion, sed preferas atenti pri la homa naturo eĉ temante pri nuna reformado, nur tiel la verkaĵoj povas diskoniĝi pli longe."

Krom verkado, Lan Huaichang organizis ankaŭ multajn kulturajn projektojn. Eldoniĝis "Yao-nacieca Volumo de Seriaj Vortaroj de la Ĉinaj Naciminoritatoj" gvidite de li. Kaj la televida filmo "Brava Generalo Li Mingrui", en kiu li servis kiel scenaristo, gajnis "Ĉevalan Premion", la plej altan premion de la televidaj filmoj temantaj pri ĉinaj naciminoritatoj. Krome li dediĉis sin ankaŭ al verkado de kanttekstoj kaj plurfoje gajnis la ŝtatan premion. Amikoj el la literatura rondo titolis lin "diverstalentulo" kaj populara verkisto pro lia atingo.