• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-23 14:58:56    
Furoras gimnastiko (foto)

cri

Fininte siajn studentajn jarojn, Cao Jingxia sin okupis plurajn jarojn pri tradukado kaj nun laboras en la Hispana Ambasadorejo en Ĉinio. Tage ŝi estas ĉiam tre okupita de la ofico kaj vespere de dommastrumado. Post laboraj horoj ŝi dediĉis grandan energion al flegado de sia trijara filo. Ŝi, 34-jara virino, ofte sentas lacon de la monotona vivo.

Antaŭ duonjaro ekfunkciis gimnastika klubo proksime de ŝia hejmo, kio iomete ŝanĝis ŝian vivon. Nun ŝi sin ekzercas tie per jogo dufoje ĉiusemajne. En kvieta medio, akompanate de bela muziko, ŝi imitas la movojn de la trejnisto, kaj en tio ŝi sentas spiritan malstreĉiĝon kaj sin liberigas el la laco pro laboro en tago.

Ŝi diris, ke ŝi estas tute libera en tiuj du vesperoj. Por ŝi tio estas ĝuo kaj tial ŝi kun ĝojo daŭrigas la ekzercadon. Ŝi estas bona patrino kaj edzino. Ŝi ne volas ripeti la vivon de la maljuna generacio kaj tute forgesi sin mem en la senlaca laborado. Ŝi opinias, ke nur bona prizorgado al si mem ebligas plenumi sian taskon antaŭ la edzo kaj filo. La feliĉo de la familio iagrade dependas de la animstato de la dommastrino. Ŝia bona animstato garantias la sanon kaj viglan karakteron de la infano; se ŝi ĉiutage vespiras, la infano estas malbone influata.

Ĉiufoje, kiam Cao sin ekzercas en la gimnastejo, ŝia edzo prizorgas la filon, kaj kiam la edzo ludas volanon, ŝi prizorgas la infanon. Ŝi diris, ke ŝi kaj ŝia edzo havas ĉiu sian preferatan fizikan ekzercadon kaj ili bone aranĝas la aferon. Dimanĉe ili kune eldomiĝas kun la filo. Por multaj loĝantoj gimnastiko rekte influas ilian vivon, kaj en ĝi la homoj de diversaj aĝoj kaj profesioj trovas sian ĝojon.

Ni renkontis s-inon Wu Shuying, kiam ŝi faris kalistenion kune kun gejunuloj, en sportista kostumo, kun harrubando sur la kapo. Tiu 63-jara maljunulino sin movas facile kaj leĝere. Ŝi emeritiĝis antaŭ 3 jaroj. Ŝi diris, ke antaŭe ŝi sin okupis pri budĝeto de konstruado. Kvankam ŝi laboris en oficejo, tamen la denaska vigleco faris ŝin interesata pri ĉiuj freŝaj aferoj. Ŝi iam maltrankvilis, ke post emeritiĝo ŝi povus fariĝi izolita de la socia vivo. Ŝi opinias, ke kalistenio intimigas ŝin al la socio kaj plie tio estas tre utila al ŝia sanstato, tial ŝi decidis fari tiun fizikan ekzercadon. Ĉiumatene, ŝi aĉetas legomojn, bonordigas la domon kaj post tagmanĝo faras kalistenion. En la klubo ŝi ellernis kalistenion, lukton kaj stratan dancon kaj iam ŝi sin ekzercis per gimnastiloj. Nun ŝi sentas, ke la vivo estas enhavoplena. Ŝi ne multe maltrankvilas pri sia aĝo. "Mi neniam subiĝis al la maljuneco," ŝi diris kun rideto. Eble ĝuste pro tio ŝi trovis ĝojon en la klubo.

Ĉina revuo "Urbaj sinjorinoj" faris enketon kaj trovis, ke 80% de la virinoj opinias, ke ilia figuro ne estas tre kontentiga, 45% de ili praktikis dieton kaj 33% iam prenis maldikigajn manĝaĵojn kaj 21% persiste faras sporton por sin malkorpulentigi. Nun ĉinaj virinoj faras publikan penadon por sveltigi sin.