• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-23 16:13:58    
Post 21 jaroj korea varŝipo unuafoje eniris havenon de Korea Respubliko

cri

En la 22-a de majo, korea varŝipo Baekdoosan eniris la havenon Ulsan de Korea Respubliko. Tio estas la unua fojo post 21 jaroj, ke varŝipo de Koreio eniris la havenon de Korea Respubliko. Laŭ la publika opinio, tio estas ne nur la konkreta manifestiĝo de la rezultoj gajnitaj en la vicministro-nivela labora kunveno inter Koreio kaj Korea Respubliko okazinta antaŭ nelonge, sed ankaŭ signalo, ke la rilatoj inter Koreio kaj Korea Respubliko iom post iom fariĝas mildaj.

De la 16-a ĝis la 19-a de majo, Koreio kaj Korea Respubliko okazigis vicministro-nivelan laboran kunvenon en la urbo Gaesong de Koreio. Tio estis la altaranga interparolo restarigita de la du registaroj post 10 monatoj. Dum la interparolo la du flankoj atingis kelkajn komunajn konojn, inkluzive de tio, ke la du flankoj sendu respektive ministro-nivelan delegacion al la memoriga aktivado okazinta en Pjongjango de Koreio pri la 5-jariĝo de la publikiĝo de la "Sud-Norda Komuna Deklaracio"; ke en junio okazu ministro-nivela interparolo en Seulo de Korea Respubliko; kaj ke Korea Respubliko liveru al Koreio 200 mil tunojn da sterko. Laŭ tiuj komunaj konoj, en la 21-a de majo Korea Respubliko komencis sian surteran transportadon de sterko al Koreio, kaj en la 22-a de majo la varŝipo Baekdoosan de Koreio atingis la havenon Ulsan de Korea Respubliko por forporti la sterkon liveritan de Korea Respubliko.

Laŭ konigo, la lastatempa apero de korea varŝipo en haveno de Korea Respubliko okazis antaŭ 21 jaroj. Tiam inunda katastrofo trafis Korean Respublikon kaj korea varŝipo plena de cemento kaj aliaj porsavaj materialoj atingis havenon de Korea Respubliko. Post 21 jaroj korea varŝipo refoje atingis havenon de Korea Respubliko, kaj tio vekis atenton de raportistoj de multaj amaskomunikiloj de Korea Respubliko. Tiuj amaskomunikiloj faris raporton al tiu ĉi evento eĉ per helikoptero.

Sub la gvido de la mara polico de Korea Respubliko, la varŝipo Baekdoosan glate eniris la havenon de Korea Respubliko. Laŭ konigo, ĝis la profunda nokto de la 23-a de majo, ankoraŭ 2 varŝipoj de Koreio venos al Korea Respubliko. Post plenumo de ŝarĝado tiuj ŝipoj forveturos unu post alia de la 25-a de majo.

Laŭ la publika opinio, ĉi-foja komuna agado de transportado de sterko enkorpigas la fruktojn akiritajn en la vicministro-nivela labora kunveno inter la sudo kaj nordo. Ĝi do havas ege pozitivajn signifojn por la kunlaborado inter Koreio kaj Korea Respubliko kaj la mildigo de la sud-nordaj rilatoj.

Unue, per tio oni akumulos valorajn spertojn pri oficiala komenciĝo de surmara transportado inter la du flankoj en la estonteco. Due, tio kreos bonan medion por la sekvapaŝa interparolo inter la du flankoj. Trie, tio utilas al restartigo de la 6-flanka interparolo pri la korea nuklea problemo.