• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-23 20:07:46    
Nubleopardo (foto)

cri

La nubleopardo (Neofelis nebulosa) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj sin trovas en Hajnan-insulo, Gŭanĝji, Gŭangdong, Siĉŭan, Junnan, Fuĝjan kaj Taj'ŭan de Ĉinio, Nepalo, Sikimo kaj sudorienta Azio. Ĝi kovriĝas per grizflava hararo, kun nigraj makuloj kaj strioj sur la kapo kaj kvar kruroj, kaj grandaj nubformaj makuloj sur la korpo. La nubleopardo estas 85 – 125 centimetrojn longa, kun vosto 76 – 92 centimetrojn longa, kaj pezas 16 – 23 kilogramojn.

La nubleopardoj vivas en densaj arbaroj kaj marĉejoj de la tropikaj kaj subtropikaj zonoj. Tage ili dormas sur arbobranĉoj kaj nokte serĉas nutraĵojn. Ili ofte sin ĵetas de arboj kontraŭ preterpasantajn bestojn por ilin kapti; kelkiam ili faras tion surtere. Prasimio, porko, cervo, kapro kaj birdo kaj muso estas iliaj manĝaĵoj. Ili manĝas ankaŭ kortobirdojn kaj kortobrutojn. La nubleopardo estas tre timema, precipe timas homojn, pro tio oni tre malfacile trovas ĝin. Ĝi estas lertulo de grimpado. Dum grimpado ĝia longa kaj dika vosto tenas ĝin ekvilibre. Ĝi estas besto vivanta sur arbo kaj malofte iras surtere. La bredata nubleopardo kelkiam fariĝas milda kaj aminda, sed ĝi malofte naskas idon. La idoj maturiĝas post 2 – 3 jaroj. La sovaĝa nubleopardino naskas ĉiufoje 2 – 4 idojn, kiuj pezas ĉiu ĉ. 150 – 200 gramojn. La haroj de ido diferencas de tiuj de la plenkreska leopardo, kaj ĝia vosto estas relative mallonga. Kiam la ido aĝas 6 monatojn, ĝiaj haroj jam fariĝas grizflavaj. Ses semajnojn post sia naskiĝo la juna nuleopardo povas grimpi sur arbon kaj ŝatas preni solidan manĝaĵon, en la deka semajno ĝi komencas manĝi viandon. La nombro de nubleopardoj estas malmulta, tial ĝi estas listigitakiel unu el la bestoj protektataj de la Internacia Ligo por Protekti la Naturon kaj Naturan Riĉfonton.

La leopardo (Panthera pardus) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj troviĝas ĉie en Azio kaj Afriko. Ĝi, oranĝflava, kun nigraj makuloj kaj ringaj strioj sur la korpo, similas al tigro, sed estas malpli granda ol ĝi. Ĝi longas 90 – 150 centimetrojn kaj pezas ĉ. 90 kilogramojn.

La leopardoj vivas ordinare en arbaroj kaj ĝangaloj, kaj kelkiam sur stepoj kun arbustoj. En Ĉinio ili vivas ĉefe en montregionoj.