• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-24 09:41:28    
Plurspeca gimnastiko (foto)

cri

Pro rapida disvolviĝo de la sporto de la tuta loĝantaro ordinaraj homoj pli kaj pli multe ekvizitis fakajn sporthalojn.

Cao diris, ke efektive ŝi ne estas sportema, sed nun estante mezaĝa virino ŝi bezonas taŭgan sporton por teni sian sanstaton kaj malstreĉi sin en la streĉa vivo. Por serĉi metodon taŭgan por si mem, ŝi multe cerbumadis. Ŝi iam faris kalistenion, sed ŝi neniel alkutimiĝis al la rapidritma muziko. Ŝi konkludis, ke kalistenio ne konformas al ŝiaj sanstato kaj karaktero. Poste laŭ konsilo de amikoj, ŝi elektis la kvietan malstreĉan jogon. Ekzercinte sin per jogo por kelka tempo ŝi sentis, ke ŝi pli vigliĝis kaj ŝia fizika elasteco plifortiĝis.

En Ĉinio jogo estas nova saniga metodo. Nun oni ekzercas sin ankaŭ per aliaj metodoj, kiaj skermado kaj akva kalistenio efikaj por sveltigi la figuron, kiuj multe diferencas de la antaŭa fizika ekzercado.

Antaŭe, por sanigo oni faris nur longdistancan kuradon kaj ludis korbopilkon, volanon, tablotenison k.a. en vaka loko de lernejo, fabriko, institucio aŭ proksime de la loĝdomoj. Eĉ hodiaŭ vidiĝas tabloj por tabloteniso masonitaj el brikoj kaj cemento. La homoj, nelonge post liberiĝo el malsato kaj malvarmo, faris fizikan ekzercon ĝuste per tiaj simplaj instalaĵoj.

Komence, kiam iuj junaj homoj faris ritmoplenan kalistenion, oni ne alkutimiĝis al tio kaj opiniis, ke la vestoj estas tro maldikaj kaj diafanaj, kaj ne trovis la rilaton inter tiuj dancosimilaj movoj kaj fizika ekzercado.

Kun la socia disvolviĝo la ĉinoj sentis pliiĝon de la viv-ritmo kaj pliiĝis la premo de laboro. Oni deziras bonan sanon por la ĉiam pli akriĝanta konkurado kaj deziras antaŭ ĉio sanon kaj pli da sportoj. Pli kaj pli da homoj ekagis laŭ la TV-programero "5 minutoj por saniga ekzercado ĉiutage" kaj la saniga ekzercado ekcirkulis en la urba vivo.

La sola kalistenio ne povas kontentigi la homan bezonon. Oni ekŝatis sin ekzerci per gimnastiloj, danco, bokso, lukto, baleto kaj aliaj.

En saniga ekspreso

Oni faras fizikan ekzercon ne nur en sporthalo, sed ankaŭ ekster ĝi. En Pekino oni precipe ŝatas montogrimpadon. Xiangshan-monto, en la okcidenta antaŭurbo de Pekino, estas fama antaŭe pro siaj ruĝaj folioj en aŭtuno, sed nun pro amasego da montogrimpantoj, kiuj plejparte estas emeritoj. Frumatene la emeritoj per aŭtobuso veturas tien kaj ĉe sunleviĝo ili jam atingas la montosupron. Ili opinias, ke stari sur la montosupro samkiel gejunuloj markas, ke ili estas viglaj kaj vivoplenaj, kaj la freŝa aero, belaj koloroj kaj naturaj pejzaĝoj multe interesas ilin.

S-ro Liu estas 66-jara emerito. Li loĝas en Huayuancun de Haidian-distrikto. Post emeritiĝo li ofte veturas al Xiangshan-monto kune kun sia edzino kaj nun li kaj lia edzino estas sanaj kaj eĉ pli fortaj ol antaŭ la emeritiĝo. Antaŭ nelonge ilia filino konfidis sian 5-jaran filon al ili. La maljuna geedza paro amas la filinon kaj nepon, sed ne volas forlasi montogrimpadon, tial nun ili zorgas pri la nepo kaj montogrimpas alterne. Ĉiusemajne ili grimpas monton 3 fojojn. Kvankam ili fariĝis pli okupitaj, tamen ili ĝuas pli multe de la emerita vivo. Ja estas vere, ke iuj preferas ekzercadon ekster la sporthaloj pro malsama koncepto pri konsumado. S-ino Wu diris, ke ŝiaj kompanoj plejparte preferas montogrimpadon, promenadon en parkoj kaj matenan ekzercadon. Ili opinias, ke pro la gimnastado en sporthalo oni devas elspezi centojn da juanoj ĉiumonate, kion ili ne povas elteni.

Nun estas multaj metodoj por fizika ekzercado. La urbaj parkoj malfermiĝas je la 6-a horo matene. Kaj oni povas viziti ilin per monata aŭ jara bileto. Nun en plansetlejoj estas senpagaj sportaj aparatoj, per kiuj oni povas fari fizikan ekzercadon proksime de sia loĝejo. Oni povas ankaŭ fari kolektivan dancon sur placoj, kie ofte vidiĝas junaj kaj maljunaj dancantoj. Post vespermanĝo oni promenas strate. Proksime de mia domo ofte vidiĝas multe da promenantoj.

La sukceso de la fizika ekzercado havas neniun rilaton kun alta mon-konsumado, sed strikte rilatas kun la scienca elektado. En Xiangshan-parko okazis plurfoje subita malsaniĝo kaj vundiĝo de maljunuloj. Pro tio la parko fondis sav-taĉmenton. Iuj maljunuloj tute ignoras sian maljunecon kaj pro senzorgemo ofte faras lacigan sporton kaj kaŭzas vundon.

La bonhaviĝintaj ĉinoj deziras bonan sanon. La saniga aktivado de la tuta popolo ja ĝuste montras tiun esperon de la ĉina popolo.