• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-24 14:52:14    
Rapide disvolviĝanta ĉina galeria afero

cri

Karaj retlegantoj, baldaŭ funkcios la 2-a Ĉina Internacia Galeria Foiro kaj multaj eminentaj galerioj de mondaj diversaj lokoj partoprenos en la foiro. Ĉinaj profesiuloj montris, ke prospera stato de ĉina nove naskita merkato de artaĵo antaŭenpuŝos ĉinan galerian aferon rapide sin interligi kun la internacia merkato.

Galerio estas nove naskita afero en la ĉina merkato de artaĵo. Laŭ konigo de praktika ĝenerala direktoro de Ĉina Internacia Galeria Foiro, antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj, en Ĉinio troviĝis komerca funkciulo, kiu nomiĝis "galerio". Tamen ĝi nur vendis pentraĵojn kaj ĝia karaktero estis nur vendejo de pentraĵo. Galerio devas fari kontrakton kun fiksaj pentristoj kaj esti ilia agento. Ĝi interligas funkciulojn, artistojn kaj konservantojn kaj liveras necesan spacon por la interfluo.

En 1987 en Pekino, aperis plej frua aboco de moderna galerio, t.e. "Zuiyixian" kolektiva arta galerio funkciigita de Wang Yun. Tiam amaskomunikiloj faris raporton dirante, ke fondiĝo de la galerio "Zuiyixian" anticipas industriigon de ĉina olepentraĵo, tamen tiam ne formiĝis merkato de ĉina olepentraĵo. Neniu elspezis cent aŭ du cent juanojn por aĉeti olepentraĵon.

En 1991, aŭstraliano Brian Wallace malfermis la unuan galerion kun moderna signifo titolita "Ruĝ-porda Galerio". Poste kelkaj alilandanoj sinsekve funkciigis galeriojn en Pekino, ekzemple "Siheyuan Galerio" kakj "Shanghart Galerio". Ili alportis progresintan funkcian manieron kaj administran koncepton de okcidenta galerio al Ĉinio.

Sekve de evoluado de la ĉina ekonomio kaj senĉesa altiĝo de popola viv-nivelo, iom post iom homoj komencis konservi nuntempajn artaĵojn kaj ankaŭ specialaj galerioj en Ĉinio estas pli kaj pli multaj. Funkciulo de "Ruĝ-porda Galerio" sinjoro Brian Wallace vivas en Pekino je preskaŭ 20 jaroj kaj li havas profundan senton pri disvolviĝo de ĉinaj galerioj. Li diris:

"Galerioj en Ĉinio estas pli kaj pli multaj, la merkato rapide disvolviĝas kaj pli kaj pli multaj homoj interesiĝas pri tio. Antaŭe plejparto de konsumantoj en mia galerio estis alilandanoj, tamen en la lastaj 2 jaroj, tio ŝanĝiĝis. Ankaŭ ĉinoj aĉetas pentraĵojn. Ankaŭ okazis ŝanĝiĝo de aprecantoj. Antaŭe tiuj ĉinoj estis studentoj aŭ pentristoj en la arta rondo kaj nun ili estas ordinaraj homoj. Kiam ilia famila stato pliboniĝas, ili povas ĝui sian hobion. Tial ili deziras apreci pentraĵojn en galerio."