• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-24 15:01:16    
Ĉina popolarto—Metiartaĵa skulptado

cri

Ĉina skulptarto havas longan historion. Popolaj artistoj skulptas metiartaĵojn kun malsamaj stiloj per diversaj materialoj kaj formis multajn skulptajn teknologiojn, ekzemple eburan, lignan, bambuan kaj similajn skulptadojn. Tiuj delikataj skulptaĵoj estas raraĵoj de la ĉina kulturo.

Jam en la neolitika periodo (6000 a.K.—2000 a.K) aperis skulptaĵaj ornamaĵoj en Ĉinio. La skulptaĵoj kun ĉefa servo kiel ornamaĵoj, disvolviĝintaj de argilaĵoj, bronzaĵoj, jadaĵoj kaj lakaĵoj, okupis ĉefan tendencon en diversaj dinastioj de Ĉinio, kaj ĉies skulptaĵoj ĝenerale reflektas ornaman intereson en la longa ĉina historio.

Ekzemple jada skulptaĵo kun historio de preskaŭ 5 000 jaroj estas unu el la plej antikvaj skulptaĵoj de Ĉinio. Ĝiaj materialoj estas diversaj, kutime ili venis el smeraldo, jado, agato, kristalo, koralo, turkiso kaj aliaj. Artistoj skulptis delikatajn metiartaĵojn el jado post zorgema projektado laŭ naturaj koloroj kaj formoj de malsamaj materialoj. La skulptada teknologio konsistas el ĉizado, frotado, borado kaj polurado, interalie aĵurado kaj ĉenigado estas la plej lertegaj. Jadaj skulptaĵoj ĉefe dividis sin en du kategoriojn, tiun de grandaj ornamaĵoj kaj tiun de malgrandaj. La grandaj ornamaĵoj ĉefe estas homfiguroj, hejmaj aparatoj, bestoj, floroj, miniaturaj pejzaĝoj, kaj la malgrandaj estas broĉoj, ringoj, sigeliloj kaj similaj ornamaĵoj. Grandskala jada skulptaĵo "Jungado al Riveroj fare de Yu", kiu estas konservata en Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino, estas la plej granda jadaĵo en la mondo. Tiu jadaĵo longas pli ol 2 metrojn kaj pezas 5 000 kilogramojn, ĝin plenumis metiistoj de la dinastio Qing dum 6 jaroj. En la jada monto montkrestoj staras unu sur alia, antikvaj arboj leviĝis, akvofaloj torentas, profundaj kavernoj misteras, heroo Yu de la antikva Ĉinio hakas rokon por konduki akvon sur danĝera krutaĵo, gvidante kamparanojn. Tiu verko kun plastika figuro plene montras altan lertecon de la jada skulptaĵo de Ĉinio.

Eburaj skulptaĵoj estas metiartaĵoj faritaj el eburoj kaj dentoj de aliaj bestoj. Iliaj skulptadaj metodoj konsistas el ronda, reliefa, aĵura kaj inkrusta gravuradoj. Tiuj skulptaĵoj ampleksas tablolampojn, skribilo-tenilojn, cigaredingojn, sigelilojn aŭ homfigurojn kaj florojn. Eburaj skulptaĵoj de la urboj Nankino, Ŝanhaj kaj Pekino kaj la provinco Guangdong ĝuas famecon en Ĉinio. Pekinaj eburaj skulpataĵoj lertas en modlado de antikvaj virinoj, floroj, herboj, birdoj kaj bestoj kun delikata gravurado kaj antikveca formo, dum tiuj de la provinco Guangdong karakterizas sin per lerta aĵura gravurado de pejzaĝoj.

Ligna skulptado estis vaste uzita en la vivo de la antikvaj ĉinoj, ekzemple en konstruado traboj, pordoj, fenestroj, ĉiuj estis delikate gravuritaj, tiel por ke la konstruaĵo estu klasika, eleganta kaj luksa. Mebloj estis ankaŭ kun multaj skulptadaj ornamaĵoj, krome ankaŭ objektoj ĉiutage uzataj estis lignaj skulptaĵoj. Ekzemple la "Pez-ligna Skulptaĵa Man-varmigilo en Formo de Mandarena Anaso" kun historio de pli ol 500 jaroj estas ilo de antikvuloj por varmigi la manojn. Ĝi, malhel-purpura, kun alteco de 5 centimetroj, longeco de 8 centimetroj kaj larĝeco de 6, 5 centimetroj, estas farita el peza ligno. Tiu skulptaĵo plastike modlis trankvilan mienon de mandarena anaso per mirinda planado. Nun inter diversaj lignaj skulptaĵoj de Ĉinio la plej famaj estas tiuj de Dongyang kaj Wenzhou de la provinco Zhejiang, la provinco Guangdong kaj la provinco Fujian, ili estas titolitaj kiel "Kvar Famaj ligna-skulptaĵoj".

Gagataj skulptaĵoj estas specialaj metiartaĵoj en Fushun, nordokcidenta Ĉinio. Arkeologoj trovis kelkajn gagatajn skulptaĵojn en ruino de antikvuloj antaŭ preskaŭ 7 000 jaroj. Tamen la moderna gagata skulptado komenciĝis en la komenco de la 20-a jarcento, tiam en la urbo Fushun, Zhao Kunsheng, ligna-skulptada metiisto el Pekino, unuafoje gravuris metiartaĵojn el gagato kaj vendis ilin, tiel naskiĝis gagata skulptado.

Ĉinaj metiistoj gravuras ankaŭ sur kernoj de juglandoj, olivoj kaj aliaj fruktoj per sia riĉa imago. Ili delikate gravuris diversajn versimilajn homfigurojn, bestojn kaj konstruaĵojn laŭ malsamaj formoj de la kernoj.

Krome, en Ĉinio estas ankaŭ aliaj skulptaĵoj, ili ĉiuj reflektas grandan saĝecon kaj mirindan metilertecon de ĉinoj.