• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-24 16:13:21    
Kiom multe gajnis vizito de Hamid Karzai al Usono?

cri

La 23-an de majo en Vaŝingtono, afgana prezidento Hamid Karzai kaj usona prezidento Bush subskribis memorandon de komprenado pri starigo de la strategiaj partneraj rilatoj inter Afganio kaj Usono por garantii, ke Usono daŭre liveru helpon al la afgana registaro en ĝiaj nacidefenda konstruado kaj ŝtata rekonstruado. Tio estas la plej grava frukto gajnita de ĉi-foja vizito de Hamid Karzai al Usono. Tamen, koncerne al iuj tiklaj problemoj pri la dulandaj rilatoj, ekzemple tio, ke la afgana registaro postulis pli da rajtoj pri administrado super la usona armeo garnizonanta en Afganio kaj postulis la usonan armeon transdoni ĉiujn afganajn krimulojn arestitajn de Usono, Hamid Karzai ne ricevis kontentigan respondon el la usona flanko.

Unu el la ĉefaj celoj de ĉi-foja vojaĝo al Vaŝingtono fare de Hamid Karzai estis diskuti kun Usono pri starigo de longtempaj strategiaj partneraj rilatoj inter la du landoj kaj serĉi kontinuan helpadon de Usono al la afgana registaro en ekonomio kaj milita afero. Rilate al tio Hamid Karzai gajnis kontentigan respondon el Usono. En la komuna gazetara konferenco okazigita post la interparolo inter la afgana kaj usona gvidantoj, Bush esprimis, ke la strategiaj partneraj rilatoj signifas, ke Usono kaj Afganio faros fiksajn altatavolajn kontaktojn pri komune zorgataj problemoj en la politika, sekureca kaj ekonomia kampoj. Li diris, ke kiam Afganio opinios, ke ĝiaj teritoria integreco, sendependeco kaj sekureco estas minacataj, Usono kaj Afganio faros interkonsiliĝadon. Usono helpos Afganion en establo de fortaj longedaŭraj registaro kaj civilaferaj institucioj kaj daŭre subtenos la rekonstruadon kaj ekonomian disvolviĝon de Afganio. Hamid Karzai diris, ke la starigo de strategiaj partneraj rilatoj inter Afganio kaj Usono garantios tion, ke Afganio daŭre ricevos helpojn el Usono kaj ke Afganio povos defendi sin mem kaj kontribui por la stabileco kaj paco de la regiono.

Hamid Karzai faris ĉi-fojan viziton al Usono je la tikla momento post la malkaŝo de la evento, ke usonaj soldatoj profanis la Koranon. Popolanoj de multaj islamaj landoj okazigis protestajn agadojn. En Afganio eksplodis la plej grandaskala kontraŭ-usona manifestacio post la defalo de la talibana regpotenco. La manifestacio disvastiĝis en 10 provincojn kaj kaŭzis morton de almenaŭ 17 homoj. Samtempe estis malkaŝita la evento, ke en 2002 du afganoj estis mortigitaj pro turmentado fare de la usonaj soldatoj en la usona militbazo en Bagram. Pro la premo interne de Afganio, antaŭ sia foriro al Usono, Hamid Karzai esprimis, ke li postulos, ke Usono transdonu ĉiujn afganajn arestitojn al la afgana registaro, ĉu tiuj arestitoj nun estas tenataj en Quantanamo de Kubo aŭ en Bagram de Afganio. Krome, Hamid Karzai ankaŭ esprimis, ke li postulos pli da rajtoj pri administrado super la usona armeo garnizonanta en Afganio. Tamen, rilate al tiuj ĉi du problemoj, Bush ne donis al Hamid Karzai kontentigan respondon.

Laŭ publika opinio, la afgana registaro fondita post la renversiĝo de la talibana regpotenco evidente ege dependas de la helpoj el Usono. Pro tio la afganaj gvidantoj elektis molan sintenon rilate la eventojn de profano al la Korano kaj de turmentado al la afgajaj kaptitoj.