• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-24 16:57:49    
'Birdoprotekta dio' freneze amas birdojn

cri
Normala civitano de la ĉina norda urbo Dalian, sinjoro Wang Zifeng iris je dekmiloj da lioj en la lastaj 10 jaroj, helpis al leĝplenumaj fakoj savi milojn da diversaj krize danĝeraj birdoj kaj kapti pli ol 300 kontraŭleĝajn ĉasistojn.

Laŭ konigo, Wang Zifeng estis inĝeniero. Kiam li sciis, ke ĉiuprintempe kaj ĉiuaŭtune, pli ol 300 specoj kaj pli ol 10 milionoj da migrantaj birdoj pasas tra la urbo Dalian, interalie pli ol 60 specoj de migrantaj birdoj estas grave protektataj birdoj de Ĉinio, sed amaso da migrantaj birdoj estis ŝtele ĉasataj kaj ĉiujare dekmiloj da migrantaj birdoj estis krude mortigataj, tiam li decidis sin dediĉi al la protektado de migrantaj birdoj. En 1991 li estis senlabora, sed la ekonomia malfacilo ne influis lian decidemon pri protektado de migrantaj birdoj. En 3 jaroj li piediris je pli ol 3 000 kilometroj, faris esploron kaj desegnis 'bildon pri ĉasaj retopunktoj en la urbo Dalian', kunlaboris kun leĝplenumaj fakoj traki pli ol cent kazojn pri ŝtela ĉaso, kontraŭleĝa vendo kaj kontraŭleĝa bredado de sovaĝaj animaloj.

En la lastaj 10 jaroj, ĉiutage li skribis tagnoton pri protektado de birdoj kaj patrolo sur montoj, li notis tempon, lokon, linion de montoj kaj konkretajn birdojn. Nun, li jam skribis tagnoton je pli ol dekmil vortoj, kaj la tagnoto havas referencan valoron por la protektado de migrantaj birdoj.

En la lastaj 10 jaroj, li marŝadis sur tre malfacila vojo por protekti birdojn. Ĉiutage, li portas akvon, manĝaĵon, piede iras sur vojon inter montoj; lia paŝado ofte daŭras pli ol 10 horojn. Por protekti birdojn li aĉetis binoklon, kompason kaj aliajn instrumentojn, nun li jam pagis pli ol 30 mil juanojn de renminbi kaj preskaŭ elspezis tutan ŝparmonon.

Li estis titolita 'birdoprotekta dio', lia ago ne nur kortuŝis civitanojn de la urbo Dalian, sed ankaŭ estis konfirmata de koncerna fako. En 2004 li estis elektita progresinta persono pri protektado de sovaĝaj animaloj de Dalian.