• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-24 20:41:08    
Folkloroj de provinco Shaanxi prezentataj en kortdomo de familio Gao

cri
En la fama kortdomo de la familio Gao en la provinco Shaanxi, turistoj ankaŭ povas spekti prezentadon pri lokaj popolaj moroj kaj folkloroj de la provinco Shaanxi. Ĉi tie konserviĝas centoj da popolaj papertranĉaĵoj. En multaj lokoj de Ĉinio popularas papertranĉado, kaj la papertranĉaĵoj de Shaanxi famas pro la modesta kaj dura stilo kaj densa indiĝena nuanco. Iu papertranĉaĵo priskribas interesan legendon pri edzinigo de filino fare de muso. Tenante flagojn, gaje tamburante kaj tamtamante, bruigante trumpetojn kaj surnajojn, aro da musoj okazigas nupton similan al tiu de la homa mondo. Alia interesa vidindaĵo estas ombroteatraĵo. Shaanxi estas lulilo de la ombroteatraĵo, kaj la prezentado de tiu arto jam havas la historion de pli ol 2 000 jaroj. La ĉefa prezentilo de tiu teatraĵo estas nombro da ledaj figuroj.

La fara maniero de ledaj figuroj estas sufiĉe komplika: Oni unue trempis la bon-kvalitan azen-ledon aŭ bov-ledon en akvon ĝis moliĝo kaj travidebliĝo, poste sekiginte la ledon, oni gravuris el ĝi delikatajn figurojn de homoj, domoj, veturiloj, brutoj, animaloj kaj diversaj pejzaĝoj, aldonis freŝajn kolorojn sur ilin, fine ankaŭ ŝmiris la ledajn figurojn per uruŝio kaj ekipis ilin per manipulaj stangetoj kaj fadenoj. Dum la prezentado, oni aranĝis la blankan ekranon antaŭ lampoj, kaj starante malantaŭ la ekrano, aktoroj manipuladas la ledajn figurojn kantante, parolante kaj rolante, kaj samtempe la spektantoj aprecas la ombroteatraĵon antaŭ la ekrano.

Karaj aŭskultantoj, nun aŭdiĝas bruo el la sceno de la ombroteatraĵo titolita "Kolportisto", registrita en la kortdomo de la familio Gao. La ombroteatraĵo temas pri la antikva rakonto: Estas paro de gejunuloj, kiuj baldaŭ geedziĝos laŭ aranĝo de la gepatroj de ambaŭ flankoj. Tamen ili ankoraŭ ne konas unu la alian. Dezirante vidi la vizaĝon de sia fianĉino antaŭ la nupto, la junulo, sin travestiante kiel kolportiston, venis al la pordo de la fianĉina hejmo. Lia fianĉino, neniam vidinte lin kaj nenion sciante pri lia celo, senĝene elpaŝis el la pordo kaj aĉetis ŝminkaĵon ktp. Per diversaj gestoj kaj pozoj akompanataj per humuraj dialogoj kaj klarigoj, aktoroj manifestis la popolan vivon de la antikveco.

56-jara aktorino s-ino Dang Fengju, de sia infanaĝo, ŝatas la ombroteatraĵon. Parolante pri tiu arto ŝi diris:

"Laŭdire, la ombroteatraĵo originis en la dinastio Han, prosperis en la dinastio Tang, kaj evoluadis el la arto de imperiestra palaco ĝis la popola folkloro. En mia prezentado estas io nova ne tute sama al tiu de antaŭaj aktoroj."

La tradiciaj interesaj folkloroj videblaj en la kortdomo de la familio Gao altiras al si multajn turistojn. S-ro Wu Yanhua estas vojaĝanto el la provinco Guangdong, suda Ĉinio. Li diris, ke li la unuan fojon vizitas la kortdomon kaj ĝi tre plaĉas al li. Li diris:

"Miaopinie, tiu ĉi loko enkorpigas la nordan popolan kulturon kun la trajto de Shaanxi kaj kun la tradicio de la ĉina nacio. Ĉiuj vizitantoj povas trovi propran aprecindaĵon ĉi tie. Vere interese!"