• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-24 21:47:17    
Interesa Nupto de pekinaj gejunuloj (1)

cri
La 1-an de majo mi invitite ĉeestis al nupto, kiu okazis en la bankeda salono de la kvar-stela restoracio Central Plaza Beijing, situanta en la suda parto de Pekino. La vasta bankeda salono estas aranĝita per verdaj veluraj fenestro-kurtenoj, dika kaj bunt-kolora tapiŝo, luksaj lampoj, pli ol 20 grandaj manĝ-tabloj kun delikataj servicoj sur si, kaj la neĝ-blankaj tablo-tukoj agrable inter-reflektiĝas kun multaj ruĝaj kandeloj kaj abundaj freŝaj floroj. Sur la salona podio vidiĝas orkestro kun granda horizontala piano. Videblas ankaŭ grandega nupta brioĉo, multaj boteloj da ĉampano, vino kaj alkoholaĵo, sennombraj bombonoj kaj aliaj dolĉaĵoj sur tabloj.

Ĉirkaŭ la 11-an horon antaŭtagmeze, la aŭtovico de la nova paro atingis pordon de la restoracio. Vere impona estas la aŭtovico: Antaŭveturas la blanka aŭtomobilo Cadillac el plilongigita tipo, ĝin sekvas ses nigraj aŭtomobiloj Audi. La nova paro elaŭtiĝis, kaj bonvenigantoj svarmis al ili, esprimante la gratulon. Ekbruadis petardo kaj huraado, pluve falis de la aero koloraj paperflokoj super ilia kapo. La nova paro ambaŭ portis la eŭrop-stilajn nuptajn kostumojn.

Komenciĝis la nupto, kaj antaŭ ĉio aŭdiĝis parolo de la ceremoni-estro s-ro Zhao Liang, oficisto de la Pekina Freŝ-moda Celebra Servo. Li diris:

"Hodiaŭ estas la 1-a de majo de la jaro 2005, la nova paro eniris en la geedzigan sanktan halon, kaj ni, la familianoj, parencoj kaj geamikoj invitite alvenis ĉi tien, por atesti tiun ĉi grandan solenon kaj dividi la ĝojon kaj feliĉon de la nova paro. Nun bonvole spektu mallongan dokumentan filmon pri travivaĵo de la gefianĉoj."

Tiumomente, malheliĝis en la salono kaj aperis antaŭ la ĉeestantoj serio da scenoj pri interesaj eroj de la vivo de la gefianĉoj: jen ili promenas, jen babilas, jen sin amuzas ktp, kaj ĉiu sceno montras ilian reciprokan kor-inklinon unu al la alia. Siaflanke la ĉeestantoj de tempo al tempo varme manklakadis por esprimi sian belan impreson.

Venis la ekscita momento, kiam la nova paro eniris en la salonon. Aŭdiĝis la nupta muziko, kaj ili man-en-mane paŝis sur la ruĝa tapiŝo laŭ la meza trairejo de la salono. La feliĉa rideto briletis sur iliaj junaj vizaĝoj.

Sekvis la solena sed interesa ceremonio. Unue la ceremonio-estro respektive prezentis la novedzon kaj la novedzinon. La nov-edzo s-ro Li Yan estas oficisto de la Pekina Huaxia-a Banko, kaj la novedzino fraŭlino Yan An estas oficistino de la Pekina Valorpapera Kompanio.

Estro de la banka instanco s-ro Chen Jinwei faris parolon estante la nupta notario. Liaj formalaj sed humuraj vortoj levis ridadon de la ĉeestantoj.

Poste aperis tre kortuŝa sceno, ke iu knabineto ĉirkaŭ 5-jara, eniris en la salonon, alivestite kiel aminda anĝelo. Ŝi suriris la podion. En la nomo de la ĉielo kaj la tero, ŝi esprimis gratulon kaj bondeziron al la nova paro. Ŝi ankaŭ aŭskultis la amĵuron de la nova paro. Jen ŝia voĉo.

Plenuminte sian sanktan mision, la anĝelo kontente adiaŭis la novan paron kaj la ĉeestantojn. Sekvis la parolo de la nova paro. Ili esprimis la koran dankon al la ĉeestantoj pro ilia gratulo, bondeziro kaj ĉeesto al ilia nupto. Ili konfesis, ke antaŭ kvin jaroj, ĝuste en la 1-a de majo, ili hazarde konatiĝis en iu junulara aktivado kaj tuj enamiĝis unu al la alia. Aŭdinte iliajn vortojn, la ĉeestantoj estas konvinkitaj, ke la 5-jara provado certe cementis profundan amon de la du gejunuloj.