• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-25 16:21:13    
Esperanto en Ĝenevo (1)

cri
Mi mem kaj Andreas Kuenzli partoprenis la laborojn de la 61-a sesio de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kiel reprezentantoj de UEA. La tuta sesio daŭras dum unu monato kaj alfrontas ĉiujn subtemojn ligitajn al la respekto de homaj rajtoj en ĉiuj partoj de la mondo. Ni partoprenis en la tagoj, en kiuj oni diskutis i.a. pri kulturaj rajtoj kaj edukado, ĉar UEA, kiel asocio en rilatoj kun UN, estis sendinta skriban deklaron disdonotan al ĉiuj naciaj delegitaroj.
Esence ni substrekis en tiu skriba deklaro ke oni respektu la lingvajn homajn rajtojn per uzado de gepatraj lingvoj en lernejoj kaj, krome, ke ni konsideras, ke la nuna situacio, en kiu nur kelkaj naciaj lingvoj estas uzataj por kontaktoj inter homoj el malsamaj nacioj estas nekontentiga, diskriminacia kaj ne kontribuas al internaciaj kompreniĝado, paco kaj egaleco. Ĝi, fakte, kontraŭdiras la Artikolon 2 de la Deklaracio de Homaj Rajtoj de UN. Surbaze de tio kaj aliaj ni proponis ke la Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj starigu porokazan laborgrupon por ekzameni la problemojn de lingvaj homaj rajtoj, apogu la klopodojn de fakuloj, interalie de UEA, esplori kaj eksperimenti la plej efikajn manierojn elekti la lingvojn uzotajn en lerneja instruado kaj metu la temon Lingvo kaj Homaj Rajtoj en la tagordon de unu el siaj estontaj kunvenoj.
Kompreneble temas pri grandaj petoj kun la celo ke almenaŭ oni eniru la konscion de la okupiĝantoj pri ĉi tiuj problemoj pri la ekzisto de Esperanto kaj pri la solvo, kiun Esperanto proponas.
Partopenante kunvenon kun la "Speciala Raportanto de UN pri la rajto je edukado", Vernor Munoz Villalobos, ĉiuj ĉeestantaj organizaĵoj ricevis la rajton alparoli la kunvenon, ĉar tiu Speciala Raportanto estas nova en sia laboro kaj entuziasma, kaj serĉas subtenon. Prezentinte Universalan Esperanto-Asocion kaj la apartan intereson de esperantistoj pri lingvaj homaj rajtoj, mi substrekis la neceson ke la fina rezolucio emfazu ankoraŭ pli la rajton je la edukado en la denaska lingvo de infanoj kaj la lingvajn homajn rajtojn ĝenerale. La interveno estis tuj favore komentita de la Speciala Raportanto, kiu mem citis sukcesajn kazojn de edukado en la gepatra lingvo kaj kiu promesis sekvi la temon dum sia mandato. Tuj poste ankaŭ la reprezentanto de Unesko, sinjoro Singh, de la fako pri lingva diverseco de Unesko, petis parolrajton por klarigi, ke tio kongruas kun la nuna politiko de Unesko mem. Fine de la kunveno en privata interparolo kun la Speciala Raportanto de UN estis interŝanĝitaj ret-adresoj (laŭ la nuna modo) kaj promesoj pri estonta kunlaboro inter UEA kaj li, kiu intencas lanĉi tra la mondo serion de enketoj pri ĉi tiuj temoj kaj bonvenigas la kunlaboron de esperantistoj. Fakte li jam aktive rekontaktis min per retmesaĝo pri tiuj temoj. Mi profitis la okazon ankaŭ por altiri lian atenton al la skriba deklaro de UEA, kiu estis jam disdonita de la sekretariejo de la konferenco al ĉiuj landaj delegitaroj.
Renato Corsetti