• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-25 16:29:44    
Rusio kaj Hindio plifortigas kunlaborojn por antaŭenpuŝi strategiajn partnerajn rilatojn

cri

En la 24-a de majo, hinda prezidento A. P. J. Abdul Kalam, nun faranta viziton en Rusio, intervidiĝis kun rusa prezidento Putin. Abdul Kalam esprimis, ke la dulandaj kunlaboroj inter Hindio kaj Rusio havas vastan perspektivon. Li esperas, ke la kunlaborado inter la du landoj eniru pli altan tavolon kaj fariĝu nova mejloŝtono en la historio de la dulandaj rilatoj.

En la 22-a de majo, Abdul Kalam atingis Moskvon kaj komencis sian 4-tagan oficialan viziton al Rusio. Tio estas la unuafoja vizito de hinda prezidento al Rusio post la disfalo de Sovetunio. Rusio donis tre altan takson al la vizito de la hinda gvidanto, dirante, ke la vizito de prezidento Abdul Kalam al Rusio estas grava evento en la rilatoj inter Rusio kaj Hindio.

Laŭ raporto de hindaj amaskomunikiloj, unu el la karakteroj de ĉi-foja vizito de prezidento Abdul Kalam al Rusio estas firmigi kaj disvolvi la strategiajn partnerajn rilatojn inter Hindio kaj Rusio pere de praktika kunlaborado en ŝlosilaj kampoj.

Ĉi-foja vojaĝo al Rusio fare de Abdul Kalam, kiu estas titolita kiel "patro de misiloj de Hindio", celas antaŭenpuŝi la kunlaboradon inter Hindio kaj Rusio en altsciencteknika, militindustria kaj prienergia kampoj. En februaro de 1998 Hindio kaj Rusio subskribis memorandon de komprenado pri ekspluatado de Brahmos-misiloj. La gravita punkto de ĉi-foja vizito al Rusio fare de Abdul Kalam estas akceli la enmerkatigan procezon de tiaj misiloj. Li diris, ke la komuna esplorado de Brahmos-misiloj fare de Hindio kaj Rusio malfermis la novan ĉapitron de militaferaj kunlaboroj inter la du landoj. Abdul Kalam esperas pluapaŝe altigi tiujn ĉi kunlaborajn rilatojn por realigi la enmerkatigon de Brahmos-misiloj. Laŭ konigo de hindaj amaskomunikiloj, oni realigos la komercan vendadon de tiaj misiloj en unu jaro.

Krome, plifortigi kunlaborojn inter la du landoj en la kampo de energio estas alia grava celo de ĉi-foja vojaĝo de Abdul Kalam al Rusio. Hindio nun troviĝas en la ŝlosila tempo de rapida ekonomia disvolviĝo kaj 70% de energio dependas de importado. Se la provizado de energio ne estus efike garantiata, la disvolviĝo de Hindio estus katenata. Tial, de la pasinta jaro Hindio kaj Rusio rapide disvolvas kunlaborojn inter si en la kampo de energio.

Analizistoj montris, ke la antaŭenpuŝo de militaferaj kaj pri-energiaj kunlaboroj inter Hindio kaj Rusio konformas al la bazaj strategiaj interesoj de la du landoj. Unue, la du landoj havas longtempajn kaj intimajn specialajn rilatojn en la historio. Nun ankoraŭ 70% de la konvenciaj armiloj de Hindio estis aĉetitaj el Rusio. Hindaj gvidantoj esprimis, ke Rusio estas amiko de Hindio, kiu eltenis longtempan provadon. Tial disvolvo de la rilatoj kun Rusio havas strategian signifon por Hindio.

Due, plifortigo de la kunlaborado inter Hindio kaj Rusio estas ankaŭ bezono por la du landoj pluapaŝe ekspluati diplomatian spacon.

Krome, la disvolviĝo de la rilatoj inter Hindio kaj Usono de alia flanko akcelis la intimiĝon de la rilatoj inter Hindio kaj Rusio.