• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-25 16:34:16    
Vizito de Wu Bangguo al Aŭstralio estis sukcesa kaj fruktodona

cri

De la 19-a ĝis la 25-a de majo, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, faris 7-tagan oficialan amikan viziton al Aŭstralio. Dum sia vizitado Wu Bangguo ne nur intervidiĝis kun aŭstraliaj diversrondaj gravuloj, sed ankaŭ ĉeestis al la inaŭguro de la Ĉina-aŭstralia Ekonomia kaj Komerca Kunlabora Forumo kaj proklamis la startigon de la unua interparolo pri la interkonsento de libera komercado inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Li ankaŭ faris inspektadon al kelkaj kunlaboraj programoj.

Aŭstralio kaj Ĉinio troviĝas respektive en la suda kaj norda hemisferoj kaj fore distancas unu de la alia. Tamen antaŭ pli ol 2 000 jaroj la du landoj jam komencis interfluadon inter si. Enirinte la novan jarcenton, la du landoj establis longe daŭrajn, stabilajn, sane disvolviĝantajn, plenamplekse kunlaborajn kaj partnerajn rilatojn vizaĝantajn al la 21-a jarcento. De la lastaj jaroj la ekonomia kaj komerca kontaktado inter la du landoj tagon post tago intimiĝas kaj la kunlaborado en la kampo de energio kaj mineralaj riĉfontoj senĉese profundiĝas. Nuntempe Ĉinio jam estas la 3-a komerca partnero kaj 2-a eksporta merkato de Aŭstralio, dum Aŭstralio, la 9-a komerca partnero de Ĉinio.

Ĉi-foja vizito de Wu Bangguo al Aŭstralio akiris abundajn fruktojn. Unu el la plej rimarkindaj fruktoj estas la akcelo de la duflankaj ekonomia kaj komerca kunlaboroj. Dum lia vizito en Aŭstralio oficiale okazis la unua interparolo pri la interkonsento de libera komercado inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Tio utilos al pluapaŝa vastigo kaj profundigo de la dulandaj kunlaboroj en la kampoj de komercado, investado kaj servado kaj liveros pli vastan spacon por la ekonomia kaj komerca kunlaborado inter la du landoj. Krome, Wu Bangguo elmetis konkretajn kaj praktikeblajn proponojn pri plilarĝigo de la reciproka investado kaj perfektigo de la kunlaboraj medioj, precipe pri la dulanda kunlaborado en la kampo de energio kaj mineralaj riĉfontoj.

Teni la tendencon de altatavola interfluado inter la du landoj estas alia grava frukto de ĉi-foja vizito al Aŭstralio. Intervidiĝante kun gvidantoj de la aŭstraliaj registaro, parlamento kaj partioj, Wu Bangguo plurfoje emfazis, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio troviĝas en la plej bona periodo, esprimis la deziron plivastigi la duflankajn kunlaborojn kaj antaŭenpuŝi la senĉesan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj, kaj samtempe konigis la starpunkton de la ĉina registaro pri absoluta netolero al la secesiaj agaĉoj de "sendependigo de Taiwan".

Estas menciinde, ke ĉi-foja vizito de prezidanto Wu Bangguo pluapaŝe profundigis la rilatojn inter la ĉina Tutlanda Popola Kongreso de la aŭstralia parlamento. Li proponis, ke gvidantoj de la dulandaj parlamentoj tenu oftan kontaktadon, duflankaj amikecaj grupoj kaj specialaj komitatoj faru ĝustatempan interfluadon kaj membroj de la dulandaj parlamentoj lernu unu de la alia. Tiuj proponoj ricevis aprobon de la gvidantoj de la aŭstralia parlamento.

Krome, Wu Bangguo kaj aŭstraliaj gvidantoj ankaŭ akordigis starpunktojn pri la internacia situacio kaj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj kaj atingis multajn komunajn konojn.