• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-25 17:04:28    
Luotian: per bambuo kamparanoj riĉiĝis

cri
Antaŭ la manĝaĵa korporacio Jiajia, kiu troviĝas en Luotian, la gubernio de la ĉina suda provinco Hubei, ŝarĝi per bambuŝosoj agrikulturaj aŭtoj venas; komercistoj pri bambuŝosoj kolektiĝas en la halo de la korporacio Jiajia kaj oni okupiĝas pri pesado de pezo de bambuŝosoj……tio estis la varma sceno en Luotian en la lasta duona monato.

En Luotian, la areo de monta arbaro estas granda, interalie la totala planta areo de bambuo superis 80 mil muojn. En la pasinteco, bambuo liveris oportunon al lokanoj, sed ne alportis multajn enspezojn.

Por vigligi la bambuŝosan industrion, la gubernio Luotian decidis marŝi sur la vojo de kunlaboro inter kamparanoj, bazoj kaj korporacio, nome kamparanoj liveru bazojn kaj materialojn de bambuo, prilaboraj entreprenoj altigu aldonan valoron de bambuŝosoj, pliigu merkatan konkuran forton kaj vastigu 'vendan punkton de la merkato'. Por tio, ili enkondukis pli ol 20 milionojn da juanoj de renminbi, establis progresintan prilaboran ĉenon kaj kreis kondiĉojn por prilaboro de bambuŝosoj. En februaro de la lasta jaro, la gubernia registaro organizis 100 vilaĝojn de la gubernio subskribi aĉetan interkonsenton pri bambuŝosoj kun la manĝaĵa korporacio Jiajia kaj klarigis rajton kaj devon de kamparanoj kaj la korporacio.

La senĉese rapidiĝanta reguliga paŝado de industria strukturo gvidis la gubernion Luotian marŝi sur riĉiĝa vojo. En la komenco de majo de 2005, ĉie komenciĝis nova ondo de konstruado de bazoj. En la lasta jaro la gubernio Luotian rekonstruis malnovajn bombuajn ĝardenojn je 60 mil muoj kaj konstruis novajn ĝardenojn je 20 mil muoj.

Laŭ konigo, de la iro de printempa bambuo al la merkato, la gubernia registaro okazigis specialajn kursojn pri bambuo kaj propagandis ĉefpunktojn de tekniko. Nun en la gubernio Luotian, la jara produkta kvanto de kruda bambuo atingis 120 mil tunojn kaj jara produkta kvanto de bambuŝosoj povas atingi 4 milionojn da kilogramoj. Lokanoj antaŭvidis, ke en la estontaj 2 aŭ 3 jaroj, la bambua industrio estos subtenila industrio, kaj pliiĝos enspezoj de la lokanoj.