• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-25 18:18:29    
Ekspliko de ĉinaj altteknikaj kontraŭterorismaj ekipaĵoj (foto)

cri

Terorismo estas grava problemo alfrontata de la tuta mondo nuntempe. Por plifortigi la kontraŭterorisman kapablon, multaj landoj alte atentas esploradon kaj ekspluatadon de kontraŭterorismaj ekipaĵoj. Kiel lando, kiu baldaŭ gastigos Olimpiajn Ludojn, Ĉinio disvolvis multe da laboroj. Antaŭ nelonge, la 1-a Ekspozicio de ĉinaj kontraŭterorismaj teknikoj kaj ekipaĵoj okazis en Pekino. En la ekspozicio malkaŝiĝis multaj altteknikaj kontraŭterorismaj ekipaĵoj esploritaj de la ĉinaj scienc-teknikaj laborantoj. Tio ege plivastigis vidkampon de publiko. En hodiaŭa programero ni prezentos al vi kelkajn novajn kontraŭterorismajn ekipaĵojn.

La teroristoj kaptas ostaĝojn, frontas kontraŭ la polica flanko, kaj minacante mortigi la ostaĝojn, ili postulas al la polica flanko konsenti ilian kondiĉon. Kiam la specialisto intertraktas kun la teroristoj, la spertaj kontraŭterorismaj specialaj policanoj rapide faris trueton kun diametro de malpli ol unu centimetro sur planko de nacelo per sensona elektra drilo. Unu nigra mola tubo estas ŝtele ŝovita en la trueton, kaj la fino de la tubo, kiu elmetiĝinte sur planko nur 2 centimentojn, povas sin turni. Kaj tiel la agado de ĉiuj homoj en la nacelo vidiĝas sur ekrano antaŭ komandantoj, kiuj troviĝas malproksime. La komandantoj do povas scii la staton en la nacelo kaj fari projekton por savi la ostaĝojn.

La nigra mola tubo kaj ekrano, kiuj povas ludi gravan rolon en traktado al ostaĝa krizo, estas elektronika videa interne-vidilo, kiu estis varme nomata de la kontraŭterorismaj specialistoj kiel "travida okulo". En ĉi-foja ekspozicio de kontraŭterorismaj teknikoj kaj ekipaĵoj, la "travida okulo" estas atentata de multaj homoj. La Pekina Yingruida-a Kompanio projektis ĉi tiun ekipaĵon. Sinjoro Sun Yichao de tiu kompanio prezentis:

"Ĉi tiu estas videa elektronika interne-vidilo malsamas kun tiu elektronika interne-vidilo, kiu uziĝas por okula rigardo. Karaktero de la okulo-rigarda estas tio, ke ĝi estas portata antaŭ okuloj, kaj servas nur por individua soldato. La videa elektronika interne-vidilo havas ekranon, ne nur unu homo povas vidi, sed ankaŭ la aliaj povas vidi. Ĝi havas unu molan tubon, ĝi estas fleksebla, kaj oni povas superregi la finan parton de la mola tubo. La travida okulo estas facile kunportebla, pezas nur iom pli ol 4 kilogramojn. Krome ĝi povas defendi sin kontraŭ pluvo."

Laŭ prezento de le teknikistoj, ĉe fino de ĉi tiu interne-vidila tubo estas altdistingeca pantoskopa lenso kun diametro nur de 6 milimetroj. Ĝi povas turniĝi en 360 gradoj. Oni povas uzi la travidan okulon ne nur kontraŭ rabokaptado al aviadilo, sed ĝi povas ludi rolon ankaŭ en alttempetura, toksa, nukle-radia kaj aliaj terenoj, kie la homaj okuloj ne povas rigardi.

La murdaj eventoj estas malfacile eviteblaj. Kaj estas tre malfacile rapide difini lokon de la embuskaj atakistoj kaj kapti ilin post murda evento. Ĉar en kompleksa situacio, estas preskaŭ neeble difini lokon de la embuska atakisto nur per malforta paf-sono. Kaj la embuska atakisto ofte eskapis dum serĉado de la polica flanko. Sed unu sondilo, kiu montriĝis en la ekspozicio de kontraŭterorismaj teknikoj kaj ekipaĵoj, povas facile solvi tiun problemon.

Projektisto de tiu sonda sistemo kaj esploristo de la Ĉina Elektronika Scienc-Teknika Korporacio sinjorino Lu Yanfang diris:

"Ni difinis lokon, el kie pafiĝis la kuglo, per akustika metodo. Pafo de kuglo kaŭzas du specojn de sono. Unu estas sono, kiam la kuglo forlasis pafilon. Kaj alia estas sono, kiam la kuglo flugas. Per ĉi tiu sistemo, ni povas sondi tiujn du specojn de sono, kaj difini lokon de embuska atakisto."

En ĉi-foja ekspozicio de kontraŭterorismaj teknikoj kaj ekipaĵoj, la plej atentata estas la grand-kalibra embusk-ataka fusilo kun kalibro de 12,7 milimetroj, kiun sukcese esploris la Ĉina Armila Korporacio. Nuntempe la teroristoj havas pli kaj pli progresajn armilojn kaj ekipaĵojn. Ilia pafpovo pli kaj pli fortas. Tial la kontraŭterorismaj specialaj policanoj devas havi pafilon pli fortan kaj kun pli longa pafdistanco, por efike ataki la brutalajn teroristojn.

Laŭ prezento, ĉi tiu embusk-ataka fusilo hvas diversajn celilarojn, kaj povas precize ataki en distanco de 1 500 metroj.

Projektisto de la grand-kalibra embusk-ataka fusilo sinjoro He Weiping diris, ke oni praktikas multajn internaciajn progresajn teknikojn en ĉi tiu embusk-ataka fusilo.

"Ni uzas iujn novajn materialojn, kaj iujn novajn metiojn. Interalie iuj metioj estas unikaj en nia lando. Karaktero de la grand-kalibra fusilo estas tio, ke ĝia repuŝa forto estas granda. Ni uzis iujn novajn teknikojn, por ke la ordinaraj homoj povu teni kolbon ĉe ŝultro por pafi. Ĉi tia fusilo povas ludi efikan rolon en atakado kontraŭ la krimuloj, kiuj havas fortan atakpovon."