• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-25 20:22:09    
Nupto de pekinaj gejunuloj (2)

cri
Ankaŭ la gepatroj de la nova paro respektive faris la parolon. Oni rimarkis, ke kiam la patro de la novedzo diris la lastajn vortojn dum sia parolado, lia voĉo subite raŭkis, kaj siavice, kiam la patrino de la novedzino parolis, larmoj gutis el ŝiaj okuloj. Evidente ĉiuj gepatroj ĉeestantaj en la salono kunsentis kun ili. Ĝenerale, okaze de la nupto, la sento de la gepatroj de la nova paro estas ofte miksata de ĝojo, ekscitiĝo, kortuŝiĝo kaj ankaŭ iom da bedaŭro pro tio, ke en tiu ĉi tago la plenkreska infano adiaŭos la gepatran hejmon. Ankaŭ la nova paro, kortuŝita de vortoj de la gepatroj, prezentis la teon kaj florojn al ili. Poste ili prezentis ĉampanon kaj kukon al ĉiuj ĉeestantoj unu post alia.

Laŭ la tradicia kutimo, la nova paro, kiu jam ŝanĝis la kostumojn en la ĉinstilajn, faris la respektan riverencon al la ĉielo kaj la tero, al la gepatroj kaj ankaŭ reciproke. Tiam ĉiuj kandeloj bruliĝis kaj radiis per bonaŭgura ruĝa lumo, sekve ekbrilis ankaŭ speciale farita fajraĵo, kiu lumigis la tutan salonon. La ĉeestantoj eksplodis per huraado kaj manklakado, kaj la ceremoni-estro invitis ĉiujn al la bankedo plena de riĉaj pladoj.

Post la bankedo, mi faris la intervjuon al kelkaj koncernatoj.

Intervjuate, la ceremoni-estro s-ro Zhao Liang diris:

"Antaŭe mi estis aktoro de la humura dialogo Xiangsheng, poste mi lernis administradon de la entrepreno en altlernejo. En la jaro 2000 mi fondis la kompanion nomatan Freŝmoda Celebra Servo, kiu aranĝas nupton kaj aliajn solenajn ceremoniojn laŭ la bezono de klientoj."

Mi diskutis kun s-ro Zhao Liang pri la nuntempa furoranta stilo de la nupto miksata per la ĉina stilo kaj la okcidenta. Li opinias, ke pro la efektivigo de malfermo kaj moderniga konstruado en Ĉinio kaj ankaŭ la interfluo inter la ĉina kulturo kaj la okcidenta kulturo, la influo de la okcidenta kulturo fariĝas evidenta ĉe ni, kaj la gejunuloj, kiuj ĉiam ĉasas modon, emas okazigi la okcident-stilan nupton. Samtempe, estante ĉinoj, oni ne volas tute ekskluzivi la tradician kutimon, tial, aperis la nupto miksata per la orienta kaj okcidenta stiloj. La ĵus okazinta nupto ja estas ekzemplo.

Pri la tradicia nupto, 70-jara s-ro Nan Shuli, unu el la ĉeestantoj de la nupto, diris:

"En mia juneco, la nupto estis tute alia ol la hodiaŭa. La tiama nupto estis simpla kaj ankaŭ la bankedo ne tiel luksa. Kompreneble la atmosfero estis same varma."

Li diris ankaŭ, ke laŭ ĉina tradicio, oni ofte aranĝis diversajn simbolajn fruktojn kaj florojn en la nupto, ekzemple la jujubo, kiu signifas frue naski filon, la arakido, kiu signifas naski gefilojn, la lilio, kiu signifas eterne harmonian kunvivon de la geedzoj ktp.

Laŭ informo el parenco de la nova paro, por la kompleta geedziĝa ceremonio la nova paro konsumis ĉirkaŭ dek mil juanojn. Mi scias, ke la sumo ne estas malgranda por ordinaraj geoficistoj. Mi scivolemas pri ilia penso, do mi demandis la novedzinon pri tio. Ŝi respondis:

"Mi kaj mia sinjoro opinias, ke la geedziĝa ceremonio estos la plej solena kaj memorinda okazintaĵo por ni ambaŭ dum nia kunvivado, kaj ni esperas, ke ni ambaŭ por ĉiam konservos tiun ĉi plej emocian scenon en nia memoro. Samtempe ni deziras, ke ankaŭ ĉiuj niaj familianoj, parencoj kaj geamikoj povu ĝui la plej feliĉan etoson de nia vivo."

Do, mi komprenis kaj tute aprobis ilian penson. La grand-suma konsumado por la plej feliĉa afero estas absolute inda, ĉu ne?