La provinco Shanxi situas en la ĉina norda landparto, estas unu el la gravaj bazlokoj de budaisma kulturo kaj taŭisma kulturo de Ĉinio, sekve tie abundas vizitindejoj de religiaj konstruoj, skulptaĵoj kaj pentraĵoj. Krome videblas tie ankaŭ multe da relikvoj de la budaisma kulturo.
Veturante per trajno 5 horojn okcidenten de Pekino, oni povas atingi Datong, la duan grandan urbon de la provinco Shanxi. La urbo tre famas pro tio, ke ĉi tie ekzistas unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj – la Ŝtonkavernaro Yungang kun la historio de pli ol 1 500 jaroj. La Ŝtonkavernaro troviĝas sur la monto Wuzhou en la okcidenta antaŭurbo de Datong. Laŭ historia noto, la fosado de kavernoj startis en la jaro 460 p. Kristo, iniciatite de iu bonzo. Nun vidiĝas tie 53 kavernoj kun pli ol 51 000 ŝtonaj budaismaj statuoj. Inter la statuoj, la plej alta estas la 17-metra, kaj la plej malalta nur kelk-centimetra. La Ŝtonkavernaro Yungang estas unu el la plej grandaj ŝtonkavernaroj de Ĉinio kaj famas pro la grandioza skalo kaj delikataj skulptaĵoj. En la skulptado, antikvaj artistoj bone kombinis la budaisman arton el Hindio kun la tradicia skulpturo de Ĉinio. Vizitante la Ŝtonkavernaron Yungang, vojaĝanto el Italio s-ino Filomena Riccarda admiris:
"Estas la unua fojo por mi vidi tiel grandiozan ŝtonkavernaron, kaj ĝi vere surprizis min. La skulptado de budaismaj statuoj estas tre fajna, kaj ĉiuj figuroj aspektas plastike vivecaj. Mi pensas, ke la ĉina budaisma kulturo vere estas enhavo-riĉa kaj brilega. Kiel sciate, la vojaĝo estas iom laciga, ĉu ne? Tamen, kiam mi vidis tiujn statuojn, mi tuj forgesis ĉion alian krom tiuj mirigaj artaĵoj. Vere mirinde kaj aprecinde!"
Karaj legantoj, la vortoj de s-ino Filomena eble povas resumi la impreson de vizitantoj de la Ŝtonkavernaro Yungang. Nun ni daŭrigu la vojaĝon ankoraŭ okcidenten, kaj post 2 – 3 horoj ni povas atingi la monton Hengshan, alia vizitindejo intime rilatanta al religio. La fameco de la monto ĉefe devenas de malgranda templo – Pendanta Templo situanta ĉe piedo de la monto. La formo de la monto similas al inversa kaldrono pendigita en la aero, kaj la Pendanta Templo kuŝas en ĝia fundo. Sin trovante ĉe klifo, la Pendanta Templo donas tian impreson, ke ĝi estas endanĝera konstruo, sed ĝi jam ekzistas pli ol 1 400 jarojn sen danĝero.
Fakte, en la konstruado de tiu templo, antikvaj arkitektoj lerte kombinis mekanismon, estetikon kaj religion en unu tuton. Ili konstruis la templon ĉe la fundo de tiu kaldroneska monto, por ke la furioza montvento ne povu ataki la templon. Cetere, la montpintoj starantaj antaŭ la templo baras al ĝi la ardan sunon. Laŭdire, en la somero, la templo povas esti sunumita nur 3 horojn ĉiutage. Jen eble estas la kaŭzo, kial la Pendanta Templo ĝis nun firme sin kroĉas sur la klifo malgraŭ la miljara provado de vento, pluvo kaj eĉ tertremo. S-ro Kong Yifan, unu el vizitantoj de la templo, diris, ke enirinte en la Pendantan Templon, oni sentas sin tremante pro timo. Li diris:
"La plej timiga por mi estas la kornica vojo interliganta la halojn de la templo. Irante sur la vojo, oni koincide levis la kalkanumojn kaj atenteme piedtuŝis la plankon, kvazaŭ iras sur la ĵus glaciiĝinta rivero, timante, ke la templo disfalos pro la piedpremo tro peza…"
|