• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-26 08:32:13    
Kvintavola Monto

CRI
"Monto" leviĝis en la hejmo de malriĉa urbano. Kiam? En 1908. Kie? En Jingzhou de la provinco Hubei, centra Ĉinio. "Monto", nomo de knabo, kiu poste fariĝis fama romanisto – Ouyang Shan (monto). En la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento li komencis verkadon, kaj sekve publikigis multe da romanoj, noveloj, skizoj kaj eseoj, en pseǔdonimoj "Menur", "Rosy" ktp. Dume li partoprenis kun fervoro en progresa kultura aktivado de la suda provinco Guangdong. Foje li laboris kiel ĉefredaktoro de la semajna revuo "Kantona Literaturo". Komence de la 30-aj jaroj, li organizis Prolet-verkistan Ligon. Poste li fuĝis al la orienta urbo Ŝanhajo, persekutate de kuomintanga reakciularo pro tio, ke li entuziasme kondukis aktivadon de revolucia literaturo. En Ŝanhajo li aliĝis al Unio de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj kaj Ĝenerala Federacio de Ĉina Maldekstra Kulturo. Post eksplodo de la Kontraǔjapana Rezistomilito, li migris al pluraj urboj, kiaj Kantono en la suda parto de Ĉinio, Changsha en la meza kaj Chongqing en la okcidenta, por disvolvi kontraǔjapanan kulturan laboron. En 1941 li atingis la revolucian sanktejon Yan'an kaj daǔrigis la romanan verkadon. Lia tiama ĉefverko estis "Gao Qianda", spegulanta batalan vivon de kamparanoj en liberigita regiono. Tiu ĉi romano eldoniĝis ankaǔ alilande, tradukite en diversajn lingvojn.
Post la liberiĝo en 1949, Monto turnis plejparton de sia energio al la verkado, malgraǔ ke lin ŝarĝis gvidaj laboroj de iuj organizoj literatur-artaj. Sinsekve aperis "Heroo Sansheng" spegulanta batalan vivon de popolanoj sur la insulo Hainan, "Brokaĵeca Perspektivo" temanta pri movado de agrikultura kooperado kaj "Ĉe Monteto de Ruĝa Floro" rememoriganta la historion de Kantona Insurekcio.
En 1957, Monto entreprenis verkadon de monumenta romano "Epokaj Herboj", fermentinta dum 15 jaroj. Per rakontado pri travivaĵoj de Zhou Bing, intelektulo deveninta el feraĵa metio, la aǔtoro provis speguli la longan revolucian procezon de 1919 ĝis 1949. Tial, kiel la menciita romano "Ruĝa Flago", ĉi tiu verko portas fortan epopean konscion, konsistante el 5 volumoj – jen kia "Monto", konsistanta el 5 tavoloj – sur kiun ni do grimpu! Januare de 1960, eldoniĝis la 1-a volumo, titolita "Sanjiaxiang", decembre de 1962 publikiĝis la 2-a, "Peniga Luktado"; de 1981 ĝis 1985 aperis sinsekve la lastaj 3 volumoj titolitaj respektive "Heliĝo el Obskuro", "Sanktejo" kaj "Jarmila Printempo".
La fono de la 1-a volumo, "Sanjiaxiang", estas preskaǔ tute sama al tiu de la romano "Ruĝa Flago". Ambaǔ verkoj same vidigas la historian fizionomion de la ĉina tumultado antaǔ kaj post la Granda Revolucio, kun tia diferenco, ke "Ruĝa Flago" spegulas la batalan vivon kaj tradician kutimon en la norda kamparo, dum "Sanjiaxiang", en sudaj urboj. Monto ŝovis sian skribilon en lulilon de tiama revolucio, la strateton Sanjiaxiang en la suda urbo Kantono.
Sed ni finu la konigon pri tiu romano en la morgaǔa tago!