• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-26 09:24:10    
Iom pri la 2-a Ĉina Internacia Galeria Foiro (foto)

cri

Nun en Ĉinio troviĝas ĉirkaŭ 5 mil galerioj kaj plejparto de eminentaj galerioj koncentriĝas en urboj kun relative evoluintaj ekonomio kaj kulturo, kiaj Pekino kaj Ŝanhajo. Samtempe kun vigligo de ĉina merkato de artaĵoj, tiuj galerioj urĝe bezonas interfluan terenon kun samprofesiuloj ĉinaj kaj alilandaj, precipe kun mondaj progresintaj galerioj. En la pasinta jaro, laŭ bezono de epoko, okazis la unua ĉina internacia galeria foiro. Tio estas la unua internacia galeria foiro, en kiu agentoj partoprenis. Personoj de ĉinaj pentra kaj arto-afera rondoj ĝenerale opinias, ke okazigo de la foiro havigis al disvolviĝo de ĉina arta afero bonŝancon eniri en novan terenon.

Ŝanhaja Donghaitang Galerio partoprenis en la unua Ĉina Internacia Galeria Foiro kaj ĝia direktoro Xu Longsen diris akceptante intervjuon:

"Mi pensis, ke apero de la unua galeria foiro, laŭ kanalo de arta merkato, unuafoje konfirmis galerion kiel bazon. Antaŭe malordo regis en la merkato kaj mankis reguliga funkciado. Nun naskiĝis la galeria foiro. Tio firmigis terenon de galerio kiel bazon de la merkato de artaĵo. Nun galerio kiel tereno, distingiĝas."

Kompare kun mondaj famaj galeriaj foiroj, la Ĉina Internacia Galeria Foiro havas grandan distancon kun ili, tamen vigliga stato de la ĉina artaĵa merkato jam estas atentata de internacia galeria industrio. Laŭ konigo, sume 92 galerioj de 15 landoj kaj regionoj esprimis deziron partopreni en la 2-a ĉina internacia galeria foiro. Inter ili, du trionoj estas alilandaj elstaraj galerioj, ekzemple usona Gagosian Galerio, Hanart TZ Gallery de Hongkong, itala Kontinua Galerio, japana Tomio Koyama Galerio, germana Craesslin Galerio kaj aŭstria Krinzinger Galerio. Kompare kun la unua foiro, galerioj de Korea Respubliko kaj Japanio ankoraŭ per potenca forto, eniras en la galeria foiro. Samtempe kun tio, proporcio de partopreno de galerioj eŭropaj, usonaj kaj aziaj aliaj landoj grandmezure altiĝas.

Praktika ĝenerala direktoro de Ĉina Internacia Galeria Foiro Dong Mengyang esprimis, ke sub forta antaŭenpuŝo de la ĉina ekonomio, ĉina merkato de artaĵoj rapide progresas. Li diris:

"Inter preskaŭ cent partoprenantaj galerioj, 70 procentoj estas internaciaj. Ankaŭ Hanart TZ Gallery de Hongkong kaj usona Gagosian Galerio, kiuj ĝuas altan famecon, venas ĉi tien, tio anticipas, ke kultura kapitalo planas eniri en Ĉinion. Depost ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo kaj sukcesa peticio de Olimpiaj Ludoj, la ĉina ekonomio evoluas. Ĉiuj venas por strebi al disvolviĝo.

Praktika ĝenerala direktoro de Ĉina Internacia Galeria Foiro Dong Mengyang esprimis, ke rapida disvolviĝo kaj malfermo de la ĉina merkato de artaĵoj alportos grandan bonŝancon por disvolviĝo de la ĉina galeria industrio.