• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-26 18:55:30    
Vizito de Mahmoud Abbas al Usono havas tri celojn

cri

En la 25-a de majo, prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas, kiu ĵus finis sian vojaĝon en Azio, atingis Vaŝingtonon kaj komencis sian viziton al Usono. Tio estas la unuafoja vizito de Mahmoud Abbas al Usono, post lia enoficiĝo kiel prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio en januaro de la kuranta jaro, kaj ankaŭ la unuafoja intervidiĝo kun la plej alta palestina gvidanto fare de usona prezidento Bush de la jaro 2000 en Vaŝingtono. Pro tio, ke la paca procezo de Palestino kaj Izraelo eniris la ŝlosilan periodon, la vizito de Mahmoud Abbas al Usono do vekis grandan atenton.

Dum sia restado en Usono, Mahmoud Abbas intervidiĝos ne nur kun membroj de la usona Kongreso kaj altarangaj oficistoj de la usona registaro, sed ankaŭ respektive kun usonaj judoj kaj arabaj gvidantoj por akiri vastan subtenadon koncerne la mezorientan pacan problemon. Laŭ plano Mahmoud Abbas intervidiĝos kun prezidento Bush en la 26-a de majo.

Laŭ publika opinio, ĉi-foja vizito de Mahmoud Abbas al Usono ĉefe havas tri celojn:

Unue, la vizito celas eksponi la fruktojn de la palestina demokratia reformado por ricevi pli da subtenado el Usono. De la komenco de la kuranta jaro post kiam Mahmoud Abbas ekhavis la regpotencon, li prenis serion da esencaj rimedoj en reguligado kaj reformado de la interna sekureca institucio kaj bremso de Hamas kaj aliaj palestinaj radikalaj organizoj.

Due, la vizito celas postuli al Usono, ke ĝi donu premon al Izraelo, por ke ĉi lasta ĉesigu sian konstruadon de judaj fiksloĝejoj. En 2003 izraela ĉefministro Ariel Sharon elmetis la planon pri retiriĝo el Gaza kaj parta regiono de la okcidenta bordo de Jordano, tamen de tiam li neniam kaŝis sian "ambicion" por plivastigi la judajn fiksloĝejojn ĉe la okcidenta bordo. Antaŭ la vizito de Mahmoud Abbas al Usono, izraela ĉefministro Ariel Sharon faris parolon en Nov-Jorko, ke Izraelo neniam forlasos iujn ĉefajn fiksloĝejojn de judoj ĉe la okcidenta bordo de Jordano kaj tiuj judaj fiksloĝejoj estas "nedisigebla parto" de Izraelo.

Trie, la vizito celas urĝi Usonon realigi sian promeson pri ekonomia helpado por plibonigi la financan staton de Palestino. De la lastaj jaroj la palestina ekonomia situacio daŭre malpliboniĝas. Mankas al la palestina Nacia Leĝdona Konsilio sufiĉe disponebla kapitalo. En februaro de la kuranta jaro Bush promesis liveri al la palestina aŭtonoma registaro kapitalan helpon kun la totala valoro de 350 milionoj da usonaj dolaroj por la politika, ekonomia kaj sekureca reformado de Palestino. Ĝis nun nur parto de la promesita sumo estis donita al Palestino. Ĉi-foja vizito de Mahmoud Abbas do celas urĝi Usonon realigi sian promeson.

Analizistoj opinias, ke pro la bezonoj de la usona mezorienta strategio kaj por montri al la tuta mondo, ke Usono atentas pri la mezorienta paca procezo, la registaro de Bush probable kontentigos la postulojn de Mahmoud Abbas en kelkaj flankoj, tamen kompreneble kun pluraj kondiĉoj.