• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-26 19:06:37    
Nigra baleno (foto)

cri

La nigra baleno (Eubalaena glacialis) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenedoj vivas en la maroj inter 20ºS – 50ºS kaj 20ºN – 70ºN, kaj ankaŭ en la Arkta Oceano. En la norda hemisfero ili vintre naĝas suden por naski tie idojn kaj somere naĝas norden por serĉi manĝaĵojn. Giganta kaj grasa, la baleno longas ĉ. 20 metrojn kaj pezas 45 – 50 tunojn. Ĝia kapo kun neregulaj kornecaj tuberoj estas kvarone longa kiel ĝia korpo. La bartoj en nombro de 250 en ĉiu flanko longas 2,9 metrojn. Sen dorsa naĝilo kaj sulkoj ili tamen havas larĝajn naĝilojn brustajn kaj ventrajn kun neregulaj blankaj makuloj ĉirkaŭ la umbiliko. La juna besto estas grizblua, sed la plenkreska nigra aŭ nigreblua.

La nigraj balenoj aktivadas familie, naĝas malrapide, ĝenerale 2 – 3 marmejlojn ĉiuhore, maksimume 5 marmejlojn. Naĝante ili spiras 2-3-foje ĉiuminute, ŝprucigante 4 – 8 metrojn altan akvan kolonon. Ili povas vivi profunde je 50 metroj sub la mara surfaco. Ili manĝas nur malgrandajn krustulojn el la kopepodoj (Copepoda). Dum manĝado ili unue enbuŝigas marakvon kune kun la manĝaĵo, poste fermas la buŝon kaj per la lango elpremas la akvon el inter la bartoj kaj fine englutas la restintaĵon. Ili ne povas engluti grandajn fiŝojn, ĉar ilia gorĝo larĝas nur 6 cm. ili sekskuniĝas inter februaro kaj aprilo. La seksardo daŭras duonjaron kaj gravedeco unu jaron. Ĉiufoje la balenino naskas nur unu idon, 5 – 6 metrojn longan.

Ilia subhaŭta graso estas bonkvalita kaj dika, kiu konsistigas du kvinonojn de la korpa pezo. El iliaj longaj bartoj oni povas fari diversajn metiartaĵojn. Ilia malhelruĝa karno estas bongusta, kiu konsistigas tri dekonojn de la korpa pezo. Pro sia malrapidmovo kaj granda ekonomika valoro, ili de longe estas ĉasaĵo de la homaro.

La griza baleno (Eschrichtius gibbosus) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenedoj havas du specojn, kiuj troviĝas en la orienta kaj okcidenta Pacifiko. Ĉe la okcidenta Pacifiko ili vivas en la maroj de Oĥocka Maro ĝis la sudo de la Korea Duoninsulo, ĉe la orienta Pacifiko iliaj spuroj troviĝas en la maroj inter la Beringa Maro, Kalifornio kaj la okcidenta Meksikio. Forme ili similas kaj al la nigraj balenoj kaj al la balenopteroj. La supra makzelo ne estas tiel mallarĝa kaj longa kiel tiu de la nigra baleno, nek tiel plata kaj larĝa kiel tiu de la balenoptero. Sen dorsa naĝilo ili havas 7 – 15 ĝibajn elstaraĵojn ĉe la vosta dorso. Kun brusta naĝilo ĉ. 2 metrojn longa la matura griza baleno pezas 24 – 37 tunojn. La tuta korpo, 10 – 15 metrojn longa, estas nigra aŭ malhelgriza kun blankaj makuloj.