• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-26 19:42:51    
Ilia koncepto pri fortuno

cri
Kiel edzino de ĝenerala direktoro de 500 grandaj entreprenoj de la mondo, sed Jane ne timis eldiri sian amon al la merkato Hongqiao, la kampon kien pekinanoj ofte venas. "Ĉar la prezaro estas malmultekosta." Jane sciigis raportiston.

Jane estas membro de la grupo de edzinoj de ĝeneralaj direktoroj de entreprenoj, kiuj estas partoj de 500 mondaj plej potencaj entreprenoj. Pro la Tutmonda Forumo de 'Fortuno', ili venis al Pekino, la fortuno igis ilin malsamaj ol aliaj homoj.

Sed, Jane ne sentis, ke ŝi estas pli supera ol aliaj homoj pro tio, ke ŝi estas edzino de ĝenerala direktoro. Ŝi diris: "Mi estas tre tre ordinara homo, tial mi ŝatas veni al la merkato, kiun civitanoj amas." Pri la fortuna statuso, kiun ordinaraj homoj ne povas atingi, Jane ne tre atentas.

El la kontaktiĝo kun membroj de la grupo, raportisto trovis, ke ĉi tiu 'ordinara koro' estas tre ĝenerala en edzinoj. Ĉi tiuj edzinoj ĉiam estas ĝentilaj kaj paciĝemaj.

Kiel ajn la merkato Hongqiao, aŭ hutong-o (antikva strateto) de Pekino, membroj de la grupo tre interesiĝas pri la vivo de pekinanoj. Vizitante pekinan pejzaĝon Gulou, kiam pekinanoj invitis ilin ĝui ĉinan specialan dancon Yangge, multaj edzinoj kune kun pekinanoj dancis.

Christina venis el Havajio, laŭ ŝi la dancantaj pekinanoj eble ne havas multan monon, sed ili vivas tre ĝoje, ankaŭ ili posedas fortunon. Christina diris: "Fortuno, ne nur estas la materia fortuno, sed ankaŭ la spirita fortuno."

Christina havas orientan vizaĝon, ŝi kredas je Budaismo. Ŝia kompreno al fortuno montras ideon de Budaismo. Laŭ ŝi, la simpla kaj natura vivo estas la plej konforma vivmaniero por ŝia familio, se oni posedos pli grandan fortunon, "respekti kaj amikiĝi al ĉiuj homoj, kiel eble plej forte helpi al aliaj homoj' ĉi tio estas neŝanĝebla principo.

Ĉi tiu sinteno estas sama kun tiu de Isabella. Isabella sentis hazardon pri la fortuno de sia familio, eĉ per la vorto 'humilon' Isabella esprimis sian senton antaŭ la nuna fortuno. Antaŭe, ŝi kaj ŝia edzo transvivis tre malfacilan tempon, la edzo laboras tre diligente, poste bonŝance ili havas hodiaŭan fortunon.

"Elekti pravan vojon, firme marŝi sur la vojo, do ĉiuj homoj eble akiros fortunon. Kompreneble iam necesas iu hazardo." Isabella tiel resumis sian fortunan koncepton. Diligento, ŝanco, ordinara koro kaj la sento pri danko estas la plej ĝenerala fortuna koncepto de membroj de la grupo.