• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-27 08:40:26    
Pri "Trifamilia Strateto", romano de Ouyang Shan

CRI
Kara retleganto, nun ni parolu plu pri la romano "Trifamilia Strateto" (Sanjiaxiang)!
Priskribante komplikajn rilatojn inter 3 familioj en la strateto Sanjiaxiang (san -- 3, jia – familio, xiang – strateto), Ouyang Shan profunde resumis la revolucian situacion en la sudo de Ĉinio antaǔ kaj post la Granda Revolucio, kreskon aǔ nuliĝon de fortoj de diversaj klasoj en la socio kaj ŝanĝiĝadon de politika scenejo. Li impone rebildigis grandan strikon okazintan en la provinco Guangdong kaj tiun en Hongkong, tragedion en Shaji, kantonan insurekcion kaj aliajn mondoskuajn eventojn, kiuj tiom bonŝance kaj vivece revidiĝis kiel grandaj historiaj bataloj en nuntempa romano.
La "Trifamilia Strateto" (Sanjiaxiang), siatempe servis kiel miniaturo de duonfeǔda kaj duonkolonia socio de suda Ĉinio. Jen la 3 familioj – la familio Zhou de metia laboristo, Chen de kompradora burĝo kaj He de burokrata bienulo; tiuj 3 familioj reprezentas la 3 ĉefajn klasfortojn en tiama urbo. En la procezo de familia formiĝo kaj historia evoluado la membroj de tiuj familioj havis ege malsimplajn rilatojn. Regis do boeco kaj parenceco, ankaǔ plurjara samklasĉambreco kaj kruca amoreco. Tamen tiuj rilatoj rapide ŝanĝiĝis, frapate de revolucia torento. Ĉiuj, ĉu kuzoj, ĉu onkloj, ĉu bopatroj, ĉu bofiloj, ĉu ĵurintaj fratuloj, ĉu ĝismorte amorantaj junuloj, elektis malsamajn vojojn laǔ klasa inklino kaj propra viv-sinteno. Akriĝo de klasaj kontraǔdiroj fine disŝiris varmecan vualon inter ili kaj evidentigis klaran klas-dividon. Ĝuste per pitoreska kaj subtila arta priskribado de la profunda socia aspekto, la romano kondukas legantojn al tio, ke ili konkrete perceptu grandan socian ondadon kaǔzitan de la revolucia ŝtormo, konu tion, kiel la kompradora klaso, iam politike spekulinta ĉe la revolucio, komplotas kun la feǔda bienularo kaj imperiistaro kaj fine fariĝas ĝismorta malamiko de la revolucio; kaj kiel la laborista klaso kaj laboranta popolo, komence troviĝintaj en spontanea stato, rapide vekiĝas en ventego kaj pluvego de bataloj kaj senhezite marŝas sur la rezistan vojon.
Zhou Bing, ĉefheroo de la romano, estas brila arta figuro atenteme modlita de la verkisto. Li, filo de laborista familio, estas junulo baraktanta sur la fundo de la socio, sed posedanta amindan karakteron de honesto kaj simplo, hereditan el la familio de la 3-generaciaj feraĵistoj. Por trovi elirejon en la obskura vivo, li servis kiel metilernanto, ŝuisto kaj apoteka komizo, eĉ kiel bovgardisto de bienula familio. Ĉie lia kapo preskaǔ frakasiĝis pro tio, ke li neniel submetiĝis al perversa forto en la socio, aliflanke ĉio semis en lia koro fortan malamon kontraǔ la maljusta socio. Fine li sin turnis al la revolucio por, kune kun la popolamasoj, heroe batali kontraǔ la subpremado kaj ekspluatado kaj renversi la reakcian reĝimon.
La romano sin karakterizas per freŝe nacia stilo.