• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-27 15:56:13    
Afrika Unio aktive serĉas kapitalan kaj materialan helpadon por pacprotekto en Darfuro

cri

En la 26-a de majo, la 1-taga Internacia Mon-kolekta Konferenco de Afrika Unio por la Pacprotekta Agado en Darfuro okazis en etiopia ĉefurbo Adis-Abebo. Tio estas alia grava klopodo fare de Afrika Unio por serĉi vastan kapitalan kaj materialan helpadon por la pacprotekta agado en la darfura regiono de Sudano.

Ankaŭ ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan ĉeestis al la konferenco okazinta en la sama tago kaj faris parolon. Li diris, ke estas ege grave, ke Afrika Unio superrigardu la armisticon en Darfuro, ĉar "la situacio en Darfuro senĉese malboniĝas kaj la sekureco de la lokaj loĝantoj kaj internaciaj savlaborantoj ne estas garantiata". Pro tio li apelaciis, ke mon-donacantaj landoj liveru pli da helpo por altigi la kapablon de pacprotekta trupo de Afrika Unio en ĝia superrigardo de armistico inter diversaj konfliktantaj flankoj en la darfura regiono kaj kiel eble plej frue fini la krizon.

Prezidanto de la Afrik-Unia Komisiono Alpha Oumar Konare proklamis en la konferenco, ke la sudana registaro kaj kontraŭ-registara armita forto restarigos pacan intertraktadon pri la darfura problemo la 10-an de junio en la niĝeria ĉefurbo Abuja. Alpha Oumar Konare esprimis, ke Afrika Unio nun konsideras plimultigi observantojn kaj pacprotektajn trupanojn en la darfura regiono, esperante, ke la internacia socio plenforte liveru homfortan, financan kaj materialan helpojn por helpi Afrikan Union plibone plenumi sian pacprotektan agadon en tiu ĉi regiono.

Nuntempe Afrika Unio dispozicias ĉirkaŭ 2 300 observantojn kaj pacprotektajn trupanojn en la darfura regiono por superrigardi la plenumadon de armistica interkonsento inter la sudana registaro kaj kontraŭ-registara armita forto. Pro la senĉesa malpliboniĝado de la sekureca situacio en Darfuro, Afrika Unio jam decidis plimultigi la nombron de observantoj kaj pacprotektaj trupanoj garnizonantaj en tiu ĉi regiono al 7 700 antaŭ la fino de septembro de la kuranta jaro, kaj plie al 12 000 en la venonta jaro. Laŭ antaŭkalkulo, por realigi tiun ĉi celon Afrika Unio bezonas ĉirkaŭ 723 milionojn da usonaj dolaroj, el la sumo ankoraŭ mankas 350 milionoj da usonaj dolaroj. Krome, por realigi tiun ĉi planon, Afrika Unio ankoraŭ bezonas grandan kvanton da armiloj kaj helpoj.

Antaŭ la okazo de ĉi-foja konferenco Eŭropa Unio kaj NATO sinsekve esprimis sian volon liveri subtenon al la pacprotekta agado gvidata de Afrika Unio en la darfura regiono.

En la Internacia Mon-kolekta Konferenco de Afrika Unio por la Pacprotekta Agado en Darfuro okazinta en la 26-a de majo kelkaj membro-landoj de Eŭropa Unio kaj NATO promesis liveri kapitalan helpadon je la valoro de ĉirkaŭ 200 milionoj da usonaj dolaroj al la pacprotekta agado de Afrika Unio en la darfura regiono. El tiu sumo Usono liveros 50 milionojn kaj Britio, 12 milionojn. La cetera sumo venos el Francio, Germanio kaj Kanado.

La konflikto en la darfura regiono, okcidenta Sudano komenciĝis en februaro de 2003. Ĝis nun 180 mil homoj mortis kaj 2 milionoj da homoj perdis loĝejon. Sub la interpacigo de la internacia socio la sudana registaro kaj kontraŭ-registara armita forto faris plurajn pacajn intertraktadojn, sed ne gajnis esencan progreson pri fino de la milita kaoso.