• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-27 16:40:50    
Sirio faris pozitivan agadon por Usono rilate al problemo de iraka sekureco

cri

Antaŭtage en Nov-Jorko, Fayssal Mekdad, siria ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj, malkaŝis al la publiko, ke lastatempe Sirio arestis pli ol 1 200 fremdlandajn armitojn en la landlima regiono inter Sirio kaj Irako. Tiuj armitoj estis suspektataj pri tio, ke ili intencis penetriĝi en la irakan teritorion tra la siri-iraka landlimo por partopreni en terorismaj atakoj kaj aliaj kontraŭ-leĝaj aktivadoj.

Tiu ĉi agado de la siria flanko sendube respondis al la plurfojaj riproĉoj de Usono pri tio, ke Sirio ĉiam lasas fremdlandajn armitojn penetriĝi en Irakon tra la siri-iraka landlimo por fari terorismajn atakojn. Per tio Sirio montras sian aktivan sintenon al Usono, ke ĝi volontas fari kunlaboradon kun Usono en kontraŭ-terorismo, iraka sekureco kaj aliaj problemoj.

En la 25-a de majo, Fayssal Mekdad diris, ke Sirio jam resendis plejparton de la arestitaj fremdlandaj armitoj al Kuvajtio, Saudi-Arabio, Libio kaj aliaj landoj. Fayssal Mekdad refoje negis la onidiron, ke la gvidanto de la "iraka al-Qaeda al-Jihad" Abu Musab al-Zarqawi, kiu estas rigardata kiel la 3-a gvidanto de al-Qaeda, lastatempe ofte agadis en la teritorio de Sirio. Li riproĉis, ke tiu ĉi "stulta kalumniaĵo", same kiel antaŭaj blasfemoj kontraŭ Sirio, celas detrui la internacian figuron de Sirio. Fayssal Mekdad plendis, ke Sirio jam faris multajn laborojn, tamen Usono tute ignoras la kunlaboran sintenon de Sirio.

Daŭre malpliboniĝis la iraka sekureca situacio kaj senĉese okazis terorismaj atakoj kontraŭ la usona armeo garnizonanta en Irako, la iraka polica trupo kaj la irakaj civiluloj, tial Usono plurfoje riproĉis, ke Sirio subtenas la terorisman agadon en la teritorio de Irako kaj lasas armitojn libere penetriĝi en Irakon tra la siri-iraka landlimo por fari terorismajn atakojn. Lastatempe usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice almenaŭ dufoje kritikis Sirion, ke ĝi permesis al la armitoj penetriĝi en Irakon por fari terorismajn atakojn. Ŝi senĉese postulis, ke Sirio prenu efikajn rimedojn por malhelpi armitojn eniri Irakon. Altaranga oficiro de la usona armeo eĉ asertis, ke gvidanto de terorisma organizo Abu Musab al-Zarqawi kaj liaj subuloj lastatempe ofte kunvenis en Sirio.

Sirio tamen ne subiĝis al la premado de Usono. En la 23-a de majo siria ambasadoro en Usono Imad Mustafa konfirmis, ke pro la senkaŭza riproĉado de Usono, antaŭ pli ol 10 tagoj Sirio jam rompis "ĉian kontaktadon" kun la usonaj armeo kaj Centra Informa Agentejo.

Nur kelkaj tagoj pasis, post kiam Sirio decidis rompi ĉian kontaktadon kun Usono, Sirio jam prenis efektivan agadon por bremsi la penetriĝon de armitoj en Irakon. El tio oni facile vidas, ke Sirio ĉiam kompromisas en traktado de siaj rilatoj kun Usono.