• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-27 19:26:48    
Makulbeka pelikano (foto)

cri

La makulbeka pelikano (Pelecanus philippensis) el ordo de pelikanoformaj birdoj kaj familio de pelikanedoj videblas en la orienta regiono sude de Hebej-provinco de Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio, Tajlando kaj Filipinoj. Ĝi havas grandan kojnoforman bekon kun blunigraj makuloj, sub kiu estas elasta malhelpurpura poŝo; la kolo surhavas rozkolorajn longajn plumojn. La dika korpo prezentiĝas supre grizbruna kaj malsupre blanka.

La pelikano estas granda birdo, kiu loĝas ĉe maro, rivero kaj lago. La plejparto vivas en la tropikaj zonoj. En Ĉinio troviĝas malmultaj. La birdo lertas en naĝado. Ĉiutage, krom naĝado ĝi dum pliparto de tempo sin sunumas ĉe bordo aŭ ordigas siajn plumojn. Kelkiam ĝi dormas en arbaro. Ĝi lertas en longdistanca flugado. Flugante, ĝi kuntiras sian kolon kaj libere movas ambaŭ flugilojn. Ĝi ofte staras ĉe riverbordo aŭ en malprofunda akvo de maro, atendante sian ĉasaĵon. Alifoje ĝi naĝas antaŭen, kun larĝe malfermita beko en akvo kiel fiŝkapta reto. Tuj post kiam fiŝo eniĝas en la kropon de pelikano, ĝi fermas la bekon, kuntiras la poŝon por eligi la akvon kaj englutas la fiŝon. Suferante de malsatego, makulbekaj pelikanoj sin vicigas sur akvo rektalinie aŭ duoncirkle, forte frapas akvon per siaj flugiloj por peli fiŝojn al malprofunda akvo ĉe bordo, kaj fine kaptas ilin per granda retosimila beko. Ilia vidado estas sufiĉe akra. Alte flugante, ili povas trovi fiŝeton en akvo. Tiam ili sin ĵetas malsupren en akvon kaj kaptas la fiŝon per la beko. Krom fiŝoj ankaŭ krustuloj, amfibioj kaj birdetoj estas iliaj manĝaĵoj. Ili ofte konstruas grupe nestojn sur altaj arboj. Ĝenerale, la pelikanino demetas du blankajn ovojn. La kovado kaj nutrado estas plenumataj de gepatraj birdoj. En la unuaj tagoj la gepatroj elvomas duondigestitan manĝaĵon en sian neston, por ke la idoj mem prenu ĝin. Kaj poste la gepatroj simple lasas ilin ŝovi la kapojn en iliajn malfermitajn bekojn por preni manĝaĵon el la kropo. Bredataj birdoj povas vivi 30-40 jarojn.

La sulo (Sula spp.) el la ordo de pelikanoformaj birdoj kaj familio de suledoj estas granda marbirdo. En la mondo troviĝas 9 specoj de tia birdo. La plejparto el ili vivas sur insuloj kaj en ĉemaraj regionoj de la tropikaj kaj varmetaj zonoj. En Ĉinio oni povas trovi du specojn de suloj, nome, brunan sulon kaj ruĝpiedan sulon, kiuj vivas en la sudorientaj ĉemaraj provincoj kaj generas sur Ŝjiŝa-insularo en la Suda Ĉina Maro.