• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-27 21:05:07    
Etmanĝaĵoj de Tianjin (foto)

cri

Se vi vojaĝas al Tianjin, ne preterlasu gustumi ĝiajn etmanĝaĵojn, precipe ĝiajn tri frandaĵojn -- Baozi-o (vaporumita farunaĵo kun vianda farĉo) Goubuli, Mahua-o (fritita faruna volvaĵo) de Dek-oka Strato kaj Fritita Bulo (dolĉe farĉita fritaĵo el glu-riza faruno) Erduoyan, kiuj estas famaj en Ĉinio kiel rostita anaso de Pekino.

Goubuli en la ĉina lingvo signifas "Hundo, kiu ne volas respondi al aliaj". Ĝi devenas de la rakonto: Antaŭe iu homo nomata Gao Guiyou alinome Hundo lerte faris Baozi-ojn kaj havis butikon nome Yongde. Lia Baozi-o estis bongusta kaj altiris multajn aĉetantojn. Pro tio kiam li vendis Baozi-on, li estis okupita kaj ne havis tempon paroli kun la aĉetantoj, oni ŝercis, ke Hundo vendas Baozi-ojn ne parolante kun aliaj, iom post iom la butiko akiris la novan nomon "Hundo ne parolas kun aliaj". La butiko jam havas pli ol cent jarojn.

La ĵus vaporumita Baozi-o Goubuli estas bonodora kaj bongusta. Ĝi estas riĉa je suko interne kaj ne grasa, kaj ĉiu Baozi-o havas pli ol 15 faldojn. Laŭdire Baozi-o Guobuli havas specialan metodon de farado.

Fan Guicai kaj Fan Guilin estas fratoj, kaj iniciatintoj de Mahua-o de Dek-oka Strato. La fratoj faris Mahua-on kaj havas butikojn sur la Dek-oka Strato nome Guifaxiang kaj Guifaĉeng por vendi Mahua-on, do ilia Mahua-o estas nomita Mahua-o de Dek-oka Strato.

Mahua-o de Dek-oka Strato estas farita en speciala procedo: oni metas farĉon el aroma osmanto, nukso, seka frukta strio k.a. inter pasta strio kaj la sezam-tegita pasta strio. Tia Mahua-o estas dolĉa, franda kaj fragila. Ĝi povas esti konservata kelkajn monatojn en sekeco.

Fritita Bulo Erduoyan havas historion de pli ol 100 jaroj. En la regperiodo Daoguang (1821-1851) de Qing-dinastio (1644-1911), ĝia iniciatinto Liu Wanĉun -- "Fritita Bulo Liu" vivitenis sin per vendado de fritita bulo. Li delikate faris la manĝaĵon, iom post iom formiĝis la originala gusto. Ĉar la butiko situas ĉe strato Erduoyan, do lia fritita bulo ricevis la nomon Fritita Bulo Erduoyan.

Fritita Bulo Erduoyan estas farita el altkvalita glu-riza faruno. La farĉo estas farita el tre bona ruĝa fabo kaj sukero. Fritite ĝi estas orflava kaj krespeca.

Krom la supre menciitaj etmanĝaĵoj ankaŭ Nukso de Zhang, Krak-fabo de Zhang estas same famaj.

Nukso de Zhang estis iniciatita en la jaro 1830. La nuna mastro de Nukso de Zhang estas la kvara-generacia posteulo de la butikomastro. La unua kaj dua mastroj estis bonaj kuiristoj de la kortego.

Nukso de Zhang estas farita el aŭ arakido, aŭ melonsemo, aŭ pinsemo, aŭ abrikota kerno, aŭ nuksa kerno k.s. Sur la kuiritaj nuksoj oni verŝas diversajn likvaĵojn, post sekigado kaj aliaj procedoj ĝi estas pretigita.

Ankaŭ Krak-fabo de Zhang havas pli ol 200 jarojn. Ĝi prenas fabon kiel la ĉefan materialon. Ĝi multe diferencas de Nukso de Zhang. Por koni la diferencon de la gustoj de la du Zhang, bonvolu veni kaj gustumi.