• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-30 09:37:36    
Vojaĝo al religiaj vizitindejoj de provinco Shanxi (2)

cri
La fameco de la monto Hengshan ĉefe devenas de malgranda templo – Pendanta Templo situanta ĉe piedo de la monto. La formo de la monto similas al inversa kaldrono pendigita en la aero, kaj la Pendanta Templo kuŝas en ĝia fundo. Sin trovante ĉe klifo, la Pendanta Templo donas tian impreson, ke ĝi estas endanĝera konstruo, sed ĝi jam ekzistas pli ol 1 400 jarojn sen danĝero.

Fakte, en la konstruado de tiu templo, antikvaj arkitektoj lerte kombinis mekanismon, estetikon kaj religion en unu tuton. Ili konstruis la templon ĉe la fundo de tiu kaldroneska monto, por ke la furioza montvento ne povu ataki la templon. Cetere, la montpintoj starantaj antaŭ la templo baras al ĝi la ardan sunon. Laŭdire, en la somero, la templo povas esti sunumita nur 3 horojn ĉiutage. Jen eble estas la kaŭzo, kial la Pendanta Templo ĝis nun firme sin kroĉas sur la klifo malgraŭ la miljara provado de vento, pluvo kaj eĉ tertremo.

Pri la kaŭzo, kial antikvuloj konstruis la templon sur la altega klifo, juna bonzo de la Pendanta Templo s-ro Xuanhao faris konigon. Li diris:

"En la antikveco, ĉi tie estis grava trafika pasejo inter la monto Wutai sude kaj la urbo Datong norde. Estis tre oportune por pilgrimantoj fari preĝadon ĉi tie survoje. Kaj plie, la rivero Hunhe fluanta laŭ la montpiedo ofte kaŭzis inundon post pluvego, tial oni konstruis la Pendantan Templon ĉe la altega klifo."

Kvankam la templo aspektas delikata kaj malgranda, tamen ĝia enteno estas sufiĉe abunda. En la templo troviĝas pli ol 80 statuoj el kupro, fero, argilo kaj ŝtono. La figuroj de statuoj aspektas vivecaj kaj la mienoj tre simpatiaj. Aparte menciindas tio, ke en la halo de la supra etaĝo de la templo vidiĝas statuoj de Ŝakjamunio, Laozio kaj Konfuceo. La fondinto de budaismo, tiu de taŭismo kaj tiu de Konfuceanismo estas kultataj en la sama loko, tiu fenomeno estas tre pripensiga kaj malofte trovebla en Ĉinio.

Karaj legantoj, nun ni nin turnu suden kaj iru al la monto Wutai. Tri horojn veturinte de la monto Hengshan, ni povas atingi la monton Wutai. Same kiel la monto E'mei de la provinco Sichuan, la monto Putuo de la provinco Zhejiang kaj la monto Jiuhua de la provinco Anhui, ankaŭ la monto Wutai estas fama budaisma monto en Ĉinio. Ĝi konsistas el 5 montpintoj interbrakumantaj, kaj la plej granda alteco super la marnivelo atingis 3 mil metrojn. Sur la monto videblas groteskaj kaj krutaj rokoj, antikvaj pinoj kaj cipresoj gigante starantaj. Troviĝas tie 50 temploj, ekzemple la Templo Xiantong, la Templo Tayuan, la Turo Dekmilbudha, Pinto de Bodisatvo ktp. La imponaj konstruaĵoj, brilaj skulptaĵoj, historiaj ruinoj kaj kulturaj relikvoj impresas turistojn per mistero kaj sankteco. Ĉiĉerono fraŭlino Li Jing konigis, ke la monto Wutai situas super la relative alta marnivelo, tial iom malvarma estas tiea vetero. Estas pli bone vojaĝi tien antaŭ oktobro. Ĉar post oktobro ofte okazas neĝado. Sur la monto Wutai estas vasta templa ensemblo kaj frekventas multaj pilgrimantoj en- kaj ekster-landaj.