• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-30 16:56:16    
Pekino celebras la Infanan Tagon per abundaj aktivadoj (foto)

cri
Baldaŭ venos la Internacia Infana Tago. Okaze de tiu baldaŭ venonta festo de la mondaj infanoj, en Pekino ĉefaj eldonejoj, prezentadaj trupoj kaj infanaj organizoj sinsekve aranĝas aktivadon por dediĉi festan benon al la infanoj.

En Ĉinio estas tia diro, ke "infanoj estas la estonteco de la ŝtato", respekto al maljunuloj kaj amo al infanoj estas ĉina tradicio, tial la Internacia Infana Tago apartenas ne nur al la infanoj, sed ankaŭ al la gepatroj kaj eĉ al la tuta socio. En Ĉinio estas 367 milionoj da infanoj, pro tio, ĉiujare okaze de tiu festo oni aranĝas por la infanoj abundajn eldonaĵojn, prezentadojn kaj aliajn aktivadojn.

Sinjoro Hai Fei, direktoro de la ĉina Infana Eldonejo, akceptante intervjuon, diris, ke Ĉinio estas lando, kiu multe eldonas infanajn legaĵojn, ĉiujare oni eldonas pli ol 10mil specojn da infanaj legaĵoj, la totala nombro superis 500 milionojn da ekzempleroj. Por ĉi-jara Infana Tago ni preparis multajn delikatajn librojn, kiuj ampleksas legaĵojn origine verkitajn, legaĵojn pri populara scienco kaj eminentajn legaĵojn enkondukitajn el eksterlandoj, por doni al infanaj legantoj spiritan ĝuon.

En lastaj jaroj la ĉina eduka rondo forte efektivigas edukadon por ĉiuflanka disvolviĝo, ŝanĝinte ekzameno-orientadan edukadon al ĉiuflanka kulturado de sporto, estetiko kaj aliaj. La muzika halo en la parko Sun Jatsen, kiu troviĝas en centro de Pekino, famas pro sia popularigo de infana muziko.

Okeze de la Infana Tago tiu muzika halo prezentas "grandskalan pupludan muzikrakonton" kunlabore kun la ĉina Pupluda Trupo, kaj ludas du klasikajn muzikaĵojn, "Petro kaj la lupo" kaj "Karnavalo de la animaloj".

"Petro kaj la lupo", kiun verkis eksa sovetia muzikisto Prokofiev, arigis muzikon kaj rakonton. Ĉiu rolo de la rakonto estas reprezentita de iu instrumento, rakonto kaj muziko bone kombiniĝis. Rigardante la rakonton la infanoj konas tonon, efekton kaj kunlaboron de ĉiuj instrumentoj. "Karnavalo de la animaloj" estas komenca muzikaĵo de klasika muziko, verkita de franca muzikisto Saint-Saens, ĝi prezentas figurojn de animaloj per muziko. Ĝia karakterizo estas tio, ke en la ludado oni uzas du pianojn, kaj la viglaj animaloj povas formi interaktivigan efekton kun la infanoj. Kvankam oni prezentis tiujn ĉi du muzikajn verkojn jam plurfoje en Ĉinio kaj eksterlandoj, kaj estas ŝatataj de la infanoj, tamen tio estas la unua foja, ke oni prezentas ilin per pupludo kaj simfonio.

Akceptante intervjuon, Zhu Jing, vicmaneĝero de la muzika halo, diris, "Kutime oni opinias, ke klasika muziko estas eleganta kaj serioza, sed fakte ĝi estas ankoraŭ interesa. Oni devas alpreni formon, kiun la infanoj facile akceptas, ekzemple la formon de fabelo, pupludo kaj infana rakonto."

Vicmaneĝero Zhu diris ankaŭ, ke kvankam eble la infanoj atentas nur pupludon dum rigardado de la prezentado kaj ne zorgas klasikan muzikon, tamen oni okazigas tian prezentadon ĝuste por doni al ili tian ŝancon kontaktiĝi kun klasika muziko, kaj por ke ili havu tian impresoon, ke la klasika muziko ne estas tiel enuiga kiel imagita de iuj, sed ĝi estas plastika kaj interesa. Eĉ se oni ne povus atingi tian celon, tamen la infanoj ankoraŭ spertas ĝojon, tio ja estas rikolto.

Krome, en Pekino oni sinsekve prezentas serion da aktivadoj por celebri la feston dum la Internacia Infana Tago. Tiuj aktivadoj inkluzivas festan celebradon en parko, legadan feston de geknaboj, eksponadon de infanaj baladoj kaj prezentadon, kiuj montros la ĉeftemon "civilizacio, ĝojo, harmonio, sano kaj kreskado".

La festa celebrado okazas de la 29-a de majo ĝis la 5-a de junio en la Popola Kultura Palaco. Sinjoro Gao Bin, reprezentanto de la prezidada flanko de tiu aktivado, prezentis al ni karakterizon de la celebrado, dirante, ke ili celas fari trejnadon kaj edukadon pri civiliziteco kaj etiketo al geknaboj per la aktivado, kaj ankaŭ zorgi pri specialaj infanoj.

Por ĉi-foja aktivado oni establis 9 temojn kun riĉa enhavo, por ke la infanoj havu ĝojan kaj signifplenan feston.