• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-30 19:22:29    
Fotistino Wang Yao (foto)

cri

Februare de 2002 en la 43-a Monda Konkurso de Gazetaraj Fotoj ĉina fotistino Wang Yao ricevis la unuan premion en kategorio de artaĵoj. Tiam multaj ĉinaj gazetoj konigis tiun junan fotistinon.

Kiam Wang Yao lernis en elementa lernejo, ŝia foto akiris premion de novaĵoj de Ĉinio. Antaŭ 14 jaroj mi vizitis ŝin. Tiam ŝi, kiel mezlernejanino, okazigis en sia lernejo ekspozicion pri siaj fotoj. Ŝi profunde impresis min per kvieteco. Nun ŝi, iom pli-ol-30-jara, multe plimaturiĝas, sed ŝi restas kvieta kiel antaŭe.

En 1985, kiam la Pekina Mezlernejana Novaĵ-agentejo varbis laborantojn, Wang Yao estis akceptita de ĝi pro la foto "Viziti lernejon en nova lerneja kostumo" kaj fariĝis estrino de ĝia fotista sekcio.

En 1988 post ekzameno ŝi eniris en la ĵurnalisman fakultaton de la Ĉina Popola Universitato. Diplomitiĝinte el ĝi, ŝi eklaboris en la fotista sekcio de la Ĉina Novaĵ-agentejo. Tiujare ŝi akiris duan premion de Ĉinio pro sia foto "Aviadila akcidento en Guilin".

Post tio ŝi ekokupis sin pri grava fotado de la novaĵ-agentejo.

En 1996 ŝi vizitis la Atlantajn Olimpikojn kaj fariĝis la unua ĉina fotistino, vizitanta la Olimpikojn. En la daŭro de 20 tagoj ŝi dormis ĉiutage nur 4 horojn. Por foti plenan scenon de flaĝisado de la ĉina delegacio en la Olimpika Vilaĝo ŝi grimpis instalaĵon pli ol 10 metrojn altan. Por kapti la momenton de kurado de ĉina kuristo sur atletika kampo ŝi kaŭris surgenue kelkajn horojn kaj forte lezis siajn genuojn.

En 1998 ŝi laboris en Hongkong. Ŝi faris foton "Tung Chee Hwa, ĉefo de Hongkong, inaŭguris la unuan ĉevalkonkurson post reveno de Hongkong al la patrio" kaj per tio akiris duan premion de ĉinaj novaĵoj kaj en la sama jaro ŝi fariĝis la unua fotistino el la 10 eminentaj fotistoj de Ĉinio.

En 2000 ŝia fotoserio "Resursceniĝo de 60-jara dancistino" ricevis la unuan premion en la Monda Konkurso de Gazetaraj Fotoj. Tio estas la plej alta premio, gajnita de ĉina fotisto en la nomita konkurso.

Aŭguste de 2002 ŝi okazigis ekspozicion pri siaj fotoj "Unua impreso pri Usono" ĉe la Monumento de Vaŝington, kiam ŝi vizitis Usonon.

Wang Yao komencis sian fotadon en la aĝo de 6 jaroj. En la aĝo de 15 jaroj ŝi fariĝis estrino de la fotista sekcio de la Pekina Mezlernejana Novaĵ-agentejo kaj post tio fariĝis profesia fotistino en la Ĉina Novaĵ-agentejo. Oni povus diri, ke ŝia vojo estas glata. Sed kiu scius ŝiajn penadon kaj suferojn?

Printempe de 1994 ŝi 6-foje vizitis Karbominejon Mentougou antaŭurbe de Pekino kaj tie faris centon da fotaĵoj.

Wang Yao estis tre kontenta pri tiu fotoserio, opiniante, ke ŝi unuafoje faris tiel freŝajn kaj solidajn fotojn. Sed ŝi estis ne certa, ĉu ŝia vojo de fotado estas ĝusta. Kiam s-ro Yuan Yiping, vicprezidanto de la Ĉina Fotista Asocio, kun rideto diris al ŝi: "Via vojo estas ĝusta!", ŝi sentis, ke subite ŝi elliberigis sin el dilemo, kaj pli grave, ŝi ekkomprenis, ke ĉasi kuriozaĵon taŭgas al nenio, sed diligenta laborado montriĝas en la ĉiutaga penado.

En 1999 ŝi ŝi flugis al Nederlando por lerni en la kurso gvidata de mondfamaj fotistoj. Ĉiujare al la kurso estas invititaj 12 malpli-ol-30-jaraj eminentaj fotistoj.

Ŝi devis plenumi la taskon de la kurso kun la temo "Forto". Cerbuminte pri tiu temo, ŝi pensis, ke ŝi devas foti Chen Ailian, kiu resursceniĝis en la aĝo de 60 jaroj por prezenti ĉinan klasikan dramon "Ruĝdoma Sonĝo" kaj pro tio estis vaste atentata en Ĉinio. En sia miela semajno Wang Yao faris 6-tagan viziton al dancistino Chen. La vivovojo de Chen estas neglata. Ŝi estas febla miene, sed firmvola spirite. Ŝi estis brila stelulino, sed silentiĝis plurfoje. Ŝi perdis sian junecon kaj sian karulon. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ŝi ekfunkciigis privatan danclernejon por prosperigi la ĉinan nacian arton. Ŝia persona historio akordas al la temo "Forto", ĉar ŝia historio mem montras la artan historion de la nova Ĉinio kaj ankaŭ la personan batalon.

Pririgardante la 20 fotojn de Wang, instruistoj de la kurso miris kaj elektriĝis, ĉar la fotoj mem montras "Forton".

Wang Yao respektas ordinarajn homojn, ĉar ili formas bazon de la socio kaj subtenas la pezan socion per siaj firmeco kaj vivforto.

Ŝia alta takso pri la modesta vivo decidis la vastecon de la temo de ŝiaj fotoj kaj ebligas al ŝi ĝui la freŝecon kaj belecon de la vivo.

La 30-an de oktobro, 2002, okazis en Pekino novaĵ-premiado de Ĉinio. 9 fotistoj estis premiitaj, el kiuj estis Wang Yao, kiu tamen ne ĉeestis la premiadon. Tiam ŝi, kiel vizitanta fakulo, studis en la Arta Instituto de Ĉikago pri disvolviĝo de arto kaj merkato de fotoj de la okcidentaj landoj kun Usono kiel la reprezentanto.

Ŝi sendis al sia amiko retpoŝtan leteron el Usono, en kiu ŝi diris: "Mi daŭre fotos ordinarajn homojn. En la mondo, kie la ordinaraj homoj konsistigas ĝian grandan parton, belo de la vivo troviĝas ĉiam en la ordinaraj aferoj. La problemo estas, ke oni ĝenerale preteratentas ĝin."