• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-31 15:56:04    
Iom pri "4-8", nacieca kultura aktivado en Guiyang (foto)

cri

Ĉi-jare enhavo de la celebra aktivado estas malsama kompare kun tiu en la pasinta jaro. La registaro de la urbo Guiyang aldonis, surbaze de tradicia programo, novan enhavon, kiaj konkurso de nacieca kaj civila lerteco, voĉmuzika konkurso de origina natura stilo, apreco kaj elekto de "nacieca floro" kaj peto de artikoloj pri " mi kaj mia nacieco". Oficisto de guiyang-a Buroo pri Naciecaj kaj Religiaj Aferoj Tan Xiaochun konigis, ke okazigo de serioj da aktivadoj celas elfosi riĉfonton de nacieca kaj folklora arto, heredi kaj disvastigi naciminoritatajn eminentajn arton kaj kulturon kaj fari trejnon al granda kvanto da talentuloj, kiuj zorgas pri naciminoritataj arto kaj kulturo. Ŝi diris:

"En la kuranta jaro, ni atentas interligon de tradicio kaj moderno kaj zorgas pri kunfandiĝo de heredo de la nacieca kulturo kaj nuna disvolviĝo. Ekzemple konkurso de lerteco, konsidere ke, nun ŝtato atentas heredon kaj protekton de la nacieca kulturo kaj publikigis leĝon pri protekto de la nacieca kaj folklora kulturo, la urbo Guiyang de la provinco Guizhou faras koncernan laboron. Antaŭe mankis bonŝanco al niaj civilaj kantistoj sin prezenti kaj dank' al la voĉmuzika konkurso, ili havas scenejon por sin eksponi. La konkurso starigis du grupojn, la unua grupo konsistas el kantistoj kun origina natura ekologia stilo kaj la alia grupo el kantistoj, kiuj ŝatas la naciecan kulturon."

En konkurso de nacieca kaj civila lerteco, diversaj naciecanoj sinsekve eksponas sian elstaran arton. Inter ili, la plej mirinda estas programero prezentita de sinjoro Ji Jingyu. La programero estas nudpiede iri sur glava klingo. En la scenejo, 8 homoj levis ĉarpentraĵon, sur kiu estas giganta ĉina antikva-stila glavo. La glavo estas peza je pli ol 400 kilogramoj kaj longa je 6 metroj. Cetere akraĵo de la glavo estas supren kun 30 oblikva angulo. Sinjoro Ji Jingyu suriris la glavo kun nudaj piedoj. Lia prezento gajnis longedaŭran manaplaŭdon de spektantoj. Laŭ konigo, Ji Jingyu estas el instituto de la provinco Guizhou pri la nacieca kulturo de superba lerteco. Li deinfanaĝe ŝategas naciecajn kulturon kaj arton. Precipe pri la nacieca kulturo de superba lerteco, li havas profundan kulturitecon. Li jam sin ekzercas pri la programero "nudpiede iri sur glava klingo" je pli ol dek jaroj. Akceptante intervjuon, sinjoro Ji Jingyu diris:

"La socio disvolviĝas kaj ankaŭ arto strebas al disvolviĝo. Tial necesas disvolvi kaj krei."

Popola kanto de la urbo Guiyang estas enhavoriĉa kaj abunda kun sia propra karakterizo. En la aktivado de "4-8", la voĉmuzika konkurso de origina natura stilo liveras bonan scenejon por civilaj eminentaj kantistoj.

Vic-estro de Nacieca Kantdanca Ensemblo de la provinco Guizhou sinjoro Jiang Renchun esprimis akceptante intervjuon, ke establo de la voĉmuzika konkurso de origina natura stilo havas pozitivan signifon por heredi naciecan kaj folkloran kulturon. Li diris:

"Ni alte atentas disvolviĝon de la nacieca muziko. Nun origina natura stilo de la provinco Guizhou havas danĝeron esti ne plu heredata. La konkurso havas gravan signifon. Laŭ mi, se nur ni bone faros heredon, ni povos paroli pri disvolviĝo."

En la nacieca kultura aktivado de "4-8", oni ankaŭ funkciigis aprecon kaj elekton de "nacieca floro". Junulinoj el multaj naciminoritatoj partoprenis en la apreco kaj elekto.