• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-31 18:51:06    
10 principoj por sinfeliĉigo (foto)

cri

Oni diras, ke feliĉo estas abstrakta senso. Iu usona esplora institucio prenanta feliĉon kiel sian studan objekton faris konkludon, ke feliĉo ne rilatas al aĝo, sekso kaj familia stato, sed fontas el leĝera animstato kaj sana vivmaniero. La esplorantoj resumis 10 principojn de sinfeliĉigo el la feliĉa vivo de homoj:

1. Ne plendu kontraŭ la vivo: Fakte tiuj, kiuj sentas sin feliĉaj, ne havas pli da feliĉo ol aliaj. Ili sentas feliĉon, ĉefe pro sia bona sinteno al la vivo kaj malfacilo. Ili ne lasas sin ĝenata longe de la demando "Kial la vivo estas tiel maljusta al mi?", sed ĉiamaniere klopodas por solvi la demandon.

2. Ne avidu senzorgan kaj komfortan vivon: La homoj, kiuj sentas sin feliĉaj, ĉiam forlasas la vivmedion senzorgan kaj komfortan. Kaj feliĉa sento ofte venas post forlaso de la senzorga kaj komforta vivo. Al tiuj, kiuj ne ŝatas ŝanĝon, mankas riĉa sperto de vivo, kaj ili malfacile sentas feliĉon.

3. Ĝuu amikecon: Vasta kontaktiĝo ne ĉiam sentigas feliĉon, sed oni sentas feliĉon pro profunda amikeco, ĉar tiu amikeco sentigas solidecon kaj konfidindecon. Feliĉaj homoj estas societemaj.

4. Diligente laboru: Homoj tutanime sin okupas pri iu laboro, tio facile sekrecias iliajn hormonojn, ke ili sin trovas en ĝoja stato. La esplorantoj trovis, ke laboro povas elveki potencialan forton de homoj kaj sentigas ilin devokonsciaj kaj alte taksataj.

5. Ne influiĝu de malbona informo: Oni estu laŭeble for de malbonaj informoj por teni bonan animstaton.

6. Havu vivcelon: Feliĉaj homoj ofte difinas celon por si mem. Ĝenerale oni taksas la celon por mallonga tempo pli alte ol tiu por longa tempo. Sed efektiviĝo de longperiodaj celoj donas pli da feliĉo al homoj. Difinu vian celon por koni, por kio vi penas.

7. Havu movforton: Ĝenerale oni havas leĝeran animstaton, kiam oni spertas ĝojan aŭ interesan okazaĵon. Feliĉaj homoj povas akiri movforton ankaŭ en teruro kaj kolero kaj ne deprimiĝas eĉ en malfacilo.

8. Regula vivkutimo: Feliĉaj homoj bone aranĝas sian vivon. Tio helpas ilin teni leĝeran animstaton. Regula vivo donas memfidion kaj ĝojon.

9. Ne malŝparu tempon: Feliĉaj homoj bone uzas tempon. Absorbiĝo protektas la korpon kontraŭ malsano, ĉar la cerbo en ĉiu trideka minuto kolektas informojn kaj ekzamenas la spiran sistemon kaj aliajn organojn de la korpo en 90 sekundoj.

10. Kun dankemo al la vivo: Plendantoj perdas tempon pro malkontento kontraŭ la vivo, sed feliĉaj homoj bone vidas belecon de la vivo kaj ĝuste kun tia dankemo al la vivo ili sentas sin feliĉaj.