• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-01 14:06:54    
Ŝanco de Olimpikoj akcelas rapidan kaj sanan disvolvon de pekina ekonomio

cri
La 26-an de majo en Pekino, vicestro de la Pekina Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Liu Zhi esprimis, ke post la sukcesa peto de la Olimpikoj en 2008, la ŝanco pri preparado de la Olimpikoj forte gvidas rapidan kaj sanan disvolvon de la pekina ekonomio. De nun ĝis 2008, pere de la ŝanco de Olimpikoj, Pekino forte fortigos konstruadon de bazaj instalaĵoj, plibonigos vivmedion kaj loĝmedion de loĝantoj kaj akcelos ekonomian ĉiuflankan, harmonian kaj kontinuigeblan disvolvon.

De post la apero de la modernaj Olimpiaj Ludoj, Olimpikoj intime rilatas al disvolvo de urboj, kiuj okazigis Olimpikojn, laŭ historia praktikado, Olimpikoj forte akcelas ekonomian kaj socian disvolvon de okazigantaj urboj kaj landoj. Kompreneble senescepte, kiel ĉina ĉefurbo kaj kultura antikva urbo, Pekino havas riĉfontan superecon sur eduka, kultura, turisma, informa, talentula, teknika, kapitala kaj aliaj kampoj kaj posedas grandajn produktan potencialan forton kaj merkatan ŝancon. La sukcesa peto de Olimpikoj rapidigas pekinan ekonomian kaj socian disvolvon. Vicestro de la Pekina Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Liu Zhi konigis, ke de la pekina sukceso de la peto de Olimpikoj en 2001, pli kaj pli multe evidentas la akcela rolo de la okazigo de Olimpikoj al la pekina ekonomia disvolvo.

"Nun, la pekina ekonomio rapide, stabile kaj sane disvolviĝas. De 2001 ĝis 2004, la pekina totala enlanda produktovaloro jarmeznombre pliiĝis je pli ol 11%, la pokapa totala enlanda produktovaloro superis 3 000 usonajn dolarojn, kaj vivo de loĝantoj transpasas de tenado al riĉo kaj ĝuo. Funkcio kaj figuro de la urbo estis perferktigitaj kaj altigitaj, kaj la sinteza forto rimarkinde altiĝis."

Laŭ konigo, post la pekina sukceso de Olimpikoj, Pekino ĝustatempe reguligis ekonomian disvolvajn projektojn kaj celon, forte disvolvis alt-nov-teknikan industrion, modernan servadon, modernajn cirkuladon kaj turismon. Nun, la nivelo de pekina industria modernigo rimarkinde altiĝis, unuapaŝe formiĝis industrioj de interretaj informoj, telekomuniko kaj aŭtoj.

Gvidata de diversaj laboroj por Olimpikoj, la pekina konstruado de bazaj instalaĵoj estas progresanta. De 2001 ĝis 2004, la kapitalo investita de Pekino por la konstruado de bazaj instalaĵoj superis 160 miliardojn da juanoj de renminbi, preskaŭ duobliĝis de tiu en la daŭro de antaŭaj 5 jaroj.

Vicestro de la Pekina Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Liu Zhi speciale konigis konstruadon de pekinaj sportejoj por Olimpikoj.

"Nun, oni ĉiuflanke komencis konstrui sportejojn en Pekino, de 2002 ni faris invitadjudikon pri leĝpersono de sportejoj por Olimpikoj en pli ol unu jaro, pere de internacia publika invitadjudiko, ni difinis leĝpersonojn de amaso da sportejoj."

Laŭ konigo, Olimpikoj de 2008 en Pekino sume havas 36 sportejojn, interalie 31 troviĝos en Pekino, kaj la aliaj 5 en aliaj urboj. Nun, 8 sportejoj jam estis ekkonstruitaj en Pekino, kaj la aliaj novaj programoj estos sinsekve ekkonstruataj, ankaŭ la konstruado de vojoj, mediadministro kaj kompletaj instalaĵoj ĉe sportejoj glate iras.

Vicestro de la Pekina Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Liu Zhi esprimis, ke la sukcesa peto de Olimpikoj liveris gravan historian ŝancon por la pekina disvolvo. Li esprimis, ke en la estonteco, Pekino daŭre perfektigos la konstruadon de bazaj instalaĵoj, establos sekuran, oportunan kaj modernan urban trafikan sistemon, samtempe fortigos la konstruadon de instalaĵoj de energio, plibonigos la strukturon de energio, garantios liveron de energio, rapidigos reformadon de akva medio kaj forte plibonigos kaj altigos vivmedion de pekinanoj.