• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-01 14:58:19    
Ĉinio publikigis novajn 10 inĝenieriaĵojn por akceli disvolvon de la ĉina okcidenta regiono

cri
Lastatempe, la ĉina registaro publikigis novajn 10 inĝenieriaĵojn pri la okcidenta regiono por akceli ekonomian kaj socian disvolvon de la regiono. La 10 inĝenieriaĵoj rilatas al konstruado de energio, trafiko kaj aliaj bazaj instalaĵoj kaj plibonigo de stato de eduko, kuracado kaj higieno de kamparanoj de la okcidenta regiono. Ĉi tiu agmaniero montras, ke la ĉina registaro pluapaŝe fortigos la strategion de okcidenta ekspluato.

Pere de la difino de gravaj inĝenieriaĵoj kaj fortigo de ŝtata investado, stimulo de la disvolvo de la okcidenta regiono estas la grava maniero de la ĉina registaro por okcidenta ekspluato. Estro de centro de studado de la okcidenta disvolvo sub la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Wei Houkai opiniis, ke ĉi tiu maniero relative bona ludas rolon.

"De la komenco de la okcidenta granda ekspluato, ĉiujare la pliiĝo de regiona totala produktovaloro rapidas. Ĉi tiu rapidiĝo de la pliiĝo jaro post jaro multe rilatas al la altiro de la ŝtata investo, precipe altiro de gravaj inĝenieriaĵoj."

En la lastaj jaroj, la ĉina ekonomio akiris rapidan disvolvon, sed pro historia kialo kaj limigo de naturaj kondiĉoj, la disvolvo de la okcidenta regiono konstante estis relative malprogresinta.

De 2000 la ĉina registaro plenumas la strategion de okcidenta ekspluato. En la lastaj 5 jaroj, la centra financo sume investis al la okcidenta regiono konstruan kapitalon je pli ol 800 miliardoj da juanoj de renmini, samtempe la ĉina registaro konstruis 50 grandajn gravajn inĝenieriaĵojn, ĉi tiuj inĝenieriaĵoj ĉefe koncentriĝis en flankoj de energio, trafiko, telekomuniko kaj bazaj instalaĵoj en la kamparo.

La senĉesa plibonigo de la konstruado de bazaj instalaĵoj kreis relative bonan kondiĉon por la estonta disvolvo de la okcidenta regiono, precipe por la industriigo kaj urbigo de la okcidenta regiono.

De la komenco de la okcidenta granda ekspluato, la tutsocia fikskapitala investo de la okcidenta regiono altrapidece altiĝas en sinsekvaj jaroj kaj la regiona totala produktovaloro laŭgrade proksimiĝas al tiu de la orienta marborda regiono. La diferenco inter ekonomia kreska rapideco de la okcidenta regiono kaj la marborda regiono senĉese malpliiĝas kaj la enspeza nivelo de loĝantoj pliiĝas.

Nun, la ĉina okcidenta ekspluato jam eniris en novan periodon. Estro de centro de studado de la okcidenta disvolvo sub la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Wei Houkai opiniis, ke en la estonteco oni devas laŭ riĉfonta stato kaj socia disvolva grado de la okcidenta regiono fortigi la ekspluaton de la regiono:

"La unua estas, ke oni devas pli multe emfazi disvolvon de trajtaj industrioj kaj superecaj industrioj de la okcidenta regiono kaj rapidigi la procezon de industriigo kaj urbigo de la okcidento. Kaj la dua estas, ke oni devas pli multe emfazi disvolvon de socio, kulturo, tekniko, scienco kaj eduko de la okcidenta regiono, precipe scienco, tekniko kaj eduko de la kamparo kaj bazaj instalaĵoj de la kamparo."

La specialisto analizis, ke la 10 nove publikigitaj gravaj inĝenieriaĵoj jam sinsekve ekfunkciis. Nun la ĉina registaro grandskale investas kapitalon en la okcidenta regiono, tio celas plibonigi la investan medion de la okcidenta regiono kaj gvidi eniron de popolkapitaloj kaj eksterkapitaloj.