• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-01 16:37:37    
SIC sukcesige raportas

cri
Karaj aŭskultantoj, en la informa bulteno de Portugala Esperanto-Asocio "Nia Bulteno", presiĝis artikoleto: SIC sukcesige raportas.
La artikoleto diras:
La 26-an de oktobro elsendiĝis en portugalia televidkanalo SIC programero pri Esperanto, kadre de la du ĉefaj noticprogramoj. SIC estas neŝtata herca liberriceva kanalo, kutime la plej spektata en la lando, kaj tiu ĉi publikiĝo multe videbligis Esperanton en Portugalio.
Estis intervjuitaj (laŭorde) A. Martins-Tuvalkin, Faria de Bastos, Hugo Lourenc kaj Werther Sacramento. Krome aperas mallonge Iuri Gaspar, Irina Tuvalkina, Marta T. Martins kaj Wilson Brigido – ĉi-lastaj du en dialoga situacio.
La elsendo okazis kadre de Jornal da Tarde, tuttage en la samentreprena kabla kanalo SIC-Noticias, kaj en la vespera Jornal da Noite – plenigante la kutiman "sen" rubrikon de la SIC-noticaroj. Krome okazis aludo al ĝi dum la matena Jornal das Dez.
Laŭplane la fina peco daŭrus 2'30 minutojn, sed "pro nekutima intereso" oni aprobis muntaĵon kun pli ol 4' 00. Eĉ tiel restis netuŝita kroma temo, Pasporta Servo, al kiu la ĵurnalisto volis orginale dediĉi duonon de la programero. Pro la neatendita "denseco" de nia afero, estis decidite prinotici Pasportan Servon en posta intervjuo, kiu profitos Kristnaskan hejmĉeeston de oftaj PS-uzintoj el la portugaldevena esperantista "diasporo".
Enestas en la elsendita peco iom da eraroj, kaj certe multo restis ne menciita (aŭ, fakte, formuntita), sed temas pri supermezure ĝusta, trafa kaj taŭga elsendaĵo.
Rezulte de ĝi venis al Portugala Esperanto-Asocio tre multaj informpetoj, el kiuj rezultis eĉ kvin membriĝoj. La nombro de konataj eklernintoj ankaŭ kreskis, same kiel tiu de vizitantoj al nia paĝaro: 1489 en la unuaj 24 horoj, dum la kutimo estas ĉ. 30. Tiu nombro restis nekutime alta dum pluraj tagoj kaj kvin semajnojn poste ankoraŭ superis la antaŭan averaĝon.