• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-01 16:38:37    
Ĉinio vigle konstruas urĝan sistemon kontraŭ naturaj katastrofoj

cri
La 25-an de majo en Pekino inaŭguriĝis du-taga "Internacia Forumo de Ĉinaj Urboj pri Preventado kaj Reduktado de Katastrofoj". En la forumo, respondeculoj de ĉinaj koncernaj fakoj, ĉeestantaj al la forumo, esprimis, ke en la lastaj jaroj, ĉinaj bazaj instalaĵoj de preventado kaj reduktado de katastrofoj multe pliboniĝis, kaj nun jam unuapaŝe establiĝis urĝa sistemo kontraŭ naturaj katastrofoj, inkluzive de raportado de katastrofa stato, antaŭavertado kaj katastrofa savado.

Ĉinio estas lando kun oftaj naturaj katastrofoj, inundo, montfalo, tertremo kaj aliaj naturaj katastrofoj kun malsama grado okazas ĉiujare. Tial delonge la ĉina registaro atentas preventadon kaj reduktadon de katastrofoj, kaj alprenis serion da gravaj rimedoj. Ĉeestante al la forumo sinjoro Wang Zhenyao, estro de la ĉina Centro por Preventado kaj Reduktado de Katastrofoj, prezentis, ke en la lastaj jaroj senĉese pliboniĝas la ĉina monitora sistemo pri katastrofa stato, kaj evidente altiĝas kriza povo kontraŭ katastrofoj,"En la lastaj jaroj Ĉinio pluapaŝe perfektigis raportadan sistemon fare de civilaferaj fakoj pri katastrofa stato, oni devas plenumi raportadon pri katastrofa stato al la centra registaro dum 2 horoj. Ĉinio establis 24-horan monitoran sistemon pri katastrofa stato, kaj ĉiutage en deĵorĉambro oni daŭre observas tutlandan katastrofan staton. Krome Ĉinio fondis ankaŭ alarman sistemon pri katastrofa stato."

Sinjoro Wang Zhenyao diris, ke iom post iom perfektigante la ŝtatan monitoran sistemon pri katastrofa stato, ĉinaj koncernaj fakoj urĝe ellaboras krizan antaŭaranĝitan planon por kontraŭkatastrofa savado. Laŭ statistiko, ĝis la fino de 2004 diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio sinsekve ellaboris koncernan antaŭaranĝitan planon por kontraŭkatastrofa savado, ankaŭ gubernioj kaj urboj plejparte lanĉis koncernajn planojn. La provincoj Shandong, Hunan, Shaanxi kaj la municipo Chongqing okazigis ekzamenadon de antaŭaranĝitaj planoj pri akva kaj geologia katastrofoj, tiamaniere ekzamenis kvaliton de la antaŭaranĝitaj planoj kaj altigis la povon de preparado, komandado kaj reagado.

Laŭ informo, inter diversaj katastrofoj okazintaj en Ĉinio, meteologiaj katastrofoj okupas pli ol 70%. Tial ĉinaj koncernaj fakoj akcente plifortigis konstruadon de minotora kaj alarma povo pri meteologiaj katastrofoj, kaj akiris grandan progreson. Sinjoro Zheng Guoguang, vicdirektoro de la ĉina Nacia Klimata Buroo, prezentis, "Nun Ĉinio konstruis pli ol 2 600 observatoriojn kaj novspecan meteologian radaroreton, kiu kovras la tutan landon. Krome Ĉinio sukcese lanĉis 7 meteologiajn artsatelitojn, kiuj ĉiavetere povas fari realan monitoradon al la tuta lando kaj doni pli fidelan mesaĝon por preventi kaj redukti katastrofon."

Kvankam Ĉinio akiris rimarkindan atingon en konstruado de la urĝa sistemo kontraŭ naturaj katastrofoj, tamen sinjoro Wang Zhenyao, estro de de la ĉina Centro por Preventado kaj Reduktado de Katastrofoj, konfesis, ke kompare kun granda socia postulo, la ĉina urĝa sistemo kontraŭ naturaj katastrofoj ankoraŭ alfrontas multajn problemojn, kiuj ampleksas tion, ke ne sufiĉas rezervataj materialoj por kontraŭkatastrofa savado, mankas uzebleco al iuj lokaj urĝaj planoj, kaj la publika konscio pri preventado kaj reduktado de katastrofoj estas malforta.

Sinjoro Wang Zhenyao esprimis, ke rilate tian staton, ĉinaj koncernaj fakoj devas pluapaŝe ellabori koncernajn metodojn por plej maksimume redukti damaĝon kaŭzitan de katastrofoj. Li diris, "Traktante tian provokon, Ĉinio devas pluapaŝe plifortigi registaran povon pri katastrofa administrado, plifortigi aplikadon kaj disvastigon de alta scienctekniko en katastrofa savado, establi "modelan kvartalon de katastrofo-redukto" por altigi publikan konscion pri preventado kaj reduktado de katastrofoj."

Wang Zhenyao diris, ke Ĉinio ankaŭ pluapaŝe efektivigos respondecan sistemon de diversnivelaj registaroj, garantios efikan enmeton de porsavadaj mono, materialoj kaj laborantoj, grandigos rezervadon de materialoj, kaj altigos reagan povon kontraŭ katastrofoj. Samtempe Ĉinio ankaŭ deziras vigle partopreni en internacia interfluado pri reduktado de katastrofoj, kaj antaŭenpuŝi duflankan kunlaboron en reduktado de katastrofoj, por akceli altigon de kontraŭkatastrofa povo de diversaj fakoj.