• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-01 16:57:42    
Vojaĝo de Wu Bangguo al 4 azipacifikaj landoj akiris abundajn fruktojn

cri

En la 31-a de majo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo finis sian oficialan amikan viziton al Singapuro, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Malajzio kaj revenis al Pekino. Prezidanto Wu Bangguo opinias, ke lia ĉi-foja vizito al la 4 landoj atingis la atenditan celon.

Invitite prezidanto Wu Bangguo vizitis la supre menciitajn 4 landojn de la 17-a ĝis la 31-a de majo. Dum sia vizitado li respektive intervidiĝis kun gvidantoj de la 4 landoj. La du flankoj atingis gravajn komunajn konojn pri la duflankaj rilatoj, ekonomia kaj komerca kunlaboroj, interfluado de la parlamentoj kaj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj. Wu Bangguo ankaŭ vaste kontaktiĝis kun koncernaj politikaj partioj de la 4 landoj, gvidantoj de la lokaj registaroj kaj diversrondaj personoj kaj eksplikis la diplomatiajn politikojn de Ĉinio. Wa Bangguo esprimis, ke lia ĉi-foja vizito atingis la atenditan celon. Li diris:

"Ĉi-foja vizito atingis la celon akceli reciprokan konfidon, plilarĝigi kunlaborojn kaj interkonsiliĝi pri komuna disvolviĝo."

S-ro Cao Weizhou, ĝenerala vicsekretario de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kiu akompanis prezidanton Wu Bangguo en la vizito, resumis la fruktojn de la vizito de jenaj 4 flankoj. Li diris:

"La vizito unue akcelis la politikan reciprokan konfidon inter Ĉinio kaj la 4 landoj, due, antaŭenpuŝis la ekonomian kaj komercan kunlaborojn inter Ĉinio kaj la 4 landoj, trie, plifortigis la interfluadon inter la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la 4-landaj parlamentoj, kaj kvare, faris akordiĝadon kaj dialogadon pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj."

Cao Weizhou konigis, ke en la intervidiĝado kun la gvidantoj de la 4 landoj, Wu Bangguo esprimis la deziron de la ĉina flanko por antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn disvolviĝi profunden. Koncerne la Kontraŭ-secesian Leĝon ellaboritan de Ĉinio kaj la nunan staton de la dubordaj rilatoj, Wu Bangguo plene eksplikis la principajn starpunktojn de la patrolanda ĉeftero pri la taiwan-a problemo. La gvidantoj de la 4 landoj donis pozitivan reagon al tio, reasertante, ke ili firme praktikas la politikon pri unu Ĉinio.

Alia grava celo de ĉi-foja vizito de Wu Bangguo estas la akcelo de la ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter la du flankoj. Laŭ konigo de s-ro Cao Weizhou, dum la vizito, la gvidantoj de la 4 landoj ĉiuj esprimis, ke ili atendas starigi pli kompaktajn, pli praktikajn kaj pli efikoplenajn reciproke utilajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio.

Parolante pri la akordiĝado kaj dialogado inter Ĉinio kaj la 4 landoj pri internaciaj aferoj kaj varmpunktaj problemoj, Cao Weizhou diris, ke Wu Bangguo montris de pluraj flankoj, ke Ĉinio, ĉu pasintece, ĉu nuntempe, ĉu estontece, ĉiam persistas sur la starpunkto por disvolvi amikajn kunlaborojn kun aziaj landoj. La gvidantoj de la 4 landoj esprimis sian altan laŭdon al Ĉinio pro ĝia pozitiva rolo en la internaciaj kaj regionaj aferoj, dezirante daŭre plifortigi akordiĝadon kun Ĉinio en internaciaj kaj regionaj problemoj.