• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-02 16:14:08    
Majstro por elfosi Gesar-an kulturon

cri

Karaj retlegantoj, epopeo estas nuna unika viva epopeo en la mondo kaj nun ĝi estas populara en loĝloko de ĉinaj naciecoj tibeta, mongola kaj Tu-a. Kiel antikva literatura formo, ĝi disvastiĝas en la popola socio en formo de parolo kaj kanto. Troviĝas artistoj, kiuj estas titolitaj "majstro por elfosi budaismajn konservaĵojn". Ilia laboro ne estas parolo kaj kanto, sed elfoso de historia objekto koncerne al la epopeo. Nun ni konigas al vi majstron por elfosi la Gesar-an kulturon Tudeng Dajie.

Guoluo Tibeta Aŭtonoma Sub-provinco situas en komenco de la Flava Rivero kaj tie vaste cirkulas la epopeo . Rakontoj pri Gesar rilate al liaj heroaj faroj cirkuladas de generacio al generacio. Nun Ĉina Akademio de Socisciencoj jam konfirme establas la unuan esploran bazlokon de la epopeo. Tudeng Dajie, 28-jara estas tiea fama viva budho, kiu havas intimajn rilatojn kun la epopeo Gesar.

"Majstro por elfosi budaismajn konservaĵojn" aludas budaismajn personojn, kiuj reelfosis budaismajn konservaĵojn, enterigitajn de antaŭuloj, inkluzive de leĝo-plenumaj aĵoj, gravuraĵoj, dokumentoj kaj aliaj konservaĵoj. En la 8-a jarcento, antaŭ forpaso, Padmasambhava kreinto de tibeta budaismo enterigis ĉiujn budaismajn klasikaĵojn kaj porfetis, ke en iu taŭga tempo li elektos kelkajn elfosantojn reaperigi tiujn klasikaĵojn. Tudeng Dajie opinias, ke elfoso de budaismaj konservaĵoj similas al arkeologio, tamen troviĝas diferenco inter ili.

Tudeng Dajie eniris en templon kiam li estis 11-jara kaj post unu jaro li komencis aferon elfosi budaismajn konservaĵojn. Sekve li pilgrimadis ĉien kaj sin ekzercis por edukiteco kaj elfoso. Meze de budaismaj kredantoj, li estas sanktulo, kiu povas venigi venton kaj pluvon.

Ĝis nun, Tudeng Dajie jam elfosis pli ol 30 budaismajn leĝo-plenumajn aĵojn, ornamaĵojn kaj aĵojn koncerne al Gesar. La elfosado kovras ĉinajn Tibeton, Ningxia Hui-naciecan Aŭtonoman Regionon kaj la provinco Sichuan. Laŭ Tudeng Dajie, la Gesar-a kulturo estas meze de la popola socio kaj servas por amaso da popolanoj. Tial ĝi reprezentas animon de la tuta nacio. Aliflanke Gesar estas rigardata kiel simbolo de Bodisatvo, tial ĝi estas metamorfozo de kredo de la nacio kaj estas ĝenerale bonvenigata de tibetaj popolanoj.

Tudeng Dajie ankoraŭ daŭrigas sian karieron elfosi konservaĵojn koncerne al Gesar-a kulturo. Tamen kiel oni faru konservadon de tiuj elfositaj valoraĵoj, tio estas problemo. Tudeng Dajie preparas konstrui muzeon por konservi tiujn historiajn objektojn.

Elfoso de historia objekto fare de Tudeng Dajie estas atentata de ĉina esplora rondo pri Gesar. Kiel elfosanto kaj esploranto pri la Gesar-a kulturo, Tudeng Dajie opinias, ke nun ne nur la registaro sed ankaŭ la civila socio, alte atentas protekton kaj esploron pri la Gesar-a kulturo. Tio estas ĝojiga. Li diris, ke la Gesar-a kulturo, kiel ŝtata programo, ŝtata kultura afero aŭ kultura tradicio de la nacio, kaŭzis varman atenton de la socio kaj fortan subtenon de la registaro, precipe grandan subtenon de la loka registaro. Tial povas esti dirite, ke nun estas ora epoko por esplorado, elfosado kaj protektado de la Gesar-a kulturo.