• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-02 17:15:31    
Esperanto en Ĝenevo (2)

cri

Estas malfacile diri, kio estos la sekvo de tiu skriba deklaro. En kunveno pri la malneto de la rezolucio pri edukado, en kiu nur ŝtatoj rajtis paroli, la postan tagon mi rimarkis, ke la malpermeso de lingva diskriminacio en edukado estas klare formulita. Eble plia eĥo de la skriba deklaro de UEA estas la enmeto de la Programo por Evoluo de UN, pri kiu aparte parolis la deklaro de UEA, inter la Agentejoj de UN, kiuj devas partopreni la difinadon de la eduka politiko de UN/Unesko.

Kompreneble Andresas kaj mi disdonis informan materialon al reprezentantoj de pluraj Ne-Registaraj Organizaĵoj kaj ĉe kontaktoj kun landaj delegitaroj kaj kun alispecaj gravuloj, kiel Marco Pannella, eŭropa parlamentano, interesiĝanta pri Esperanto. Tiu materialo estis disponigita ankaŭ sur la informaj tabloj rezervitaj por NRO-oj. Tiel provizore finiĝis la aventuro. Nun ni atendas la finajn rezoluciojn de la Konferenco.

Tamen estas oportunaj kelkaj observoj. Mi kredas, ke UEA potenciale havas tre pli grandajn eblojn en UN-Ĝenevo ol ĝi sukcesas eluzi. Ni rajtus havi poŝtkeston tie kaj uzi ĉambron komune kun aliaj asocioj. Temus pri speco de oficejo, kiu efikus, se estus esperantisto el Ĝenevo aŭ ĉirkaŭaĵoj, kiu irus almenaŭ unu fojon semajne por renkonti la reprezentantojn de aliaj NRO-oj, preni la poŝton, ktp. En ĉi tiu sama konferenco ni estus provintaj ricevi ĉambron kaj aranĝi kunvenon, ekzemple pri "Esperanto kaj Homaj Rajtoj", se ni estus estintaj pli konsciaj pri la ebleco tie. Niaj nunaj reprezentantoj en Ĝenevo estas ĉiuj eksterĝenevanoj. Ĉu iu ĝeneva aŭ apudĝeneva leganto povus helpi?

En la nuna reta mondo eblas fari parton de la kontaktoj kun aliaj NRO-oj rete de malproksime. Tion momente provas fari mi kaj irana esperantistino, Nazi Solat, sed helpo estus ekstreme bezonata. Temas pri tre tedaj administraj laboroj: starigi adresaron, sendi unuopajn mesaĝojn, ktp. Sen tio neniu eĉ konscias, ke ni ekzistas. Ĉu alia leganto kun tempo kaj komputilo sin anoncos?

Tamen, tio utilas, sed ĝi ne estas, laŭ mi, la plej grava afero. Se ni deziras ke iam ree la vorto Esperanto aŭ ĉirkaŭparola esprimo por ĝi aperu en iu rezolucio de UN (same validas por Unesko), la ĉefan laboron oni devas fari enlande por konvinki siajn respondecajn oficistojn en la Ministerioj pri Eksterlandaj Aferoj. Pro la facileco de la nuntempaj komunikoj la reprezentantoj surloke havas multe malpli da libereco nun ol ili havis iam, kaj daŭre "demandas sian ĉef-urbon", kiel ili diras, pri ĉiu detalo. Do vi povas mem imagi, kion ili farus se oni diskutus pri enmeto de frazo pri Esperanto. Pro tio UEA, la centra UEA, devas havi multe pli da kapablo daŭre kontakti la landajn aktivulojn (vin, la estraranojn de viaj landaj asocioj) kaj peti, instigi, gvidi, se ni volas alveni al veraj rezultoj. Mi konfesas, ke mi kaj aliaj en UEA faras nian eblon sed simple ne sukcesas fari ĉion bezonatan. Aktivan helpon por fari tion ni bezonas. Neniu pli bone ol aktivulo sperta pri la movado povus helpi. Temas pri iom teda kaj iom temporaba agado kaj mi scias, ke vi ĉiuj jam estas plene okupitaj, sed se eble iu el vi povas, li aŭ ŝi bonvolu kontakti min persone.