• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-02 17:46:11    
En San-Francisko okazis memoriga aktivado por Monda Media Tago

cri

En la 1-a de junio, urbestroj de pli ol 60 urboj de la tuta mondo kolektiĝis en la fama urbo San-Francisko ĉe la okcidenta bordo de Usono, ĉeestante al la memoriga aktivado okazigita de Unuiĝintaj Nacioj por la "Monda Media Tago". En la 5-taga aktivado, la ĉeestantaj diverslandaj urbestroj faros vastan interfluadon pri urba evoluado kaj media protektado kaj subskribos "Deklaracion de Verda Urbo" antaŭ la fino de la aktivado.

La 5-a tago de junio de la kuranta jaro estos la 32-a Monda Media Tago de Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ statistiko de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj, pli ol duono de la totala loĝantaro de la tuta terglobo loĝas en urboj. La urba loĝantaro foruzas 75% de la totala konsumado de naturaj riĉfontoj de la tuta terglobo, ankaŭ 75% de la tutgloba rubo venas de urboj. Kun pluapaŝa rapidigo de la urbiga procezo de diversaj landoj, la "tergloba hejmloko", en kiu la homaro loĝas, alfrontos senprecedencajn mediprotektan kaj ekologian defiojn. Pro tio Unuiĝintaj Nacioj difinis la ĉeftemon de "kreo de verda urbo, protekto al tergloba hejmloko" por ĉi-jara media tago.

En la sama tago, kiam komenciĝis la memoriga aktivado por la "Monda Media Tago", la plenuma direktoro de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj Klaus Toepfer faris parolon, esperante ke evoluintaj landoj faru sin bona ekzemplo por akceli la daŭrigeblan disvolvadon de la tuta terglobo, por ke la evoluantaj landoj povu tiri spertojn kaj eviti iradon de eraraj vojoj.

En 1972 la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pasigis rezolucion por la establo de la Monda Media Tago. Post tio ĉiujare en malsamaj urboj okazas aktivado de la Monda Media Tago por plifortigi la konscion de la homoj pri media protektado. En la kuranta jaro Unuiĝintaj Nacioj unuafoje okazigas la aktivadon de la "Monda Media Tago" en San-Francisko de Usono kun du signifoj. Unue, ĉi-jare estas la 60-jariĝo de la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj. Antaŭ 60 jaroj Unuiĝintaj Nacioj naskiĝis ĝuste en San-Francisko. En aprilo de 1945, reprezentantoj de 50 landoj kolektiĝis en San-Francisko kaj post 2-monata diskutado la ĉeestantaj diverslandaj reprezentantoj subskribis la "Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj" en la 26-a de junio. Post 4 monatoj oficiale ekvalidiĝis la ĉarto kaj tiel naskiĝis Unuiĝintaj Nacioj.

Due, San-Francisko akiris grandajn atingojn en protektado de la medio. San-Francisko troviĝas en la ŝtato Kalifornio. La ŝtatestro de Kalifornio, eksa filmstelo Arnold Schwarzenegger ege atentas pri mediprotektaj aferoj.

Unuiĝintaj Nacioj okazigas ĉi-jaran memorigan aktivadon de la "Monda Media Tago" en San-Francisko, ankaŭ celante per la alvoka forto de la "stela ŝtatestro" Arnold Schwarzenegger kaj la sciencteknika supereco de Usono, antaŭenpuŝi la ekspluatadon kaj popularigadon de la medi-protektaj teknikoj en diversaj landoj de la mondo.